Partoprenu "Flugiloj de Malfacila Vento" dum IJK en Hungario!


Tradicie dum IJK!

Denove la trejnseminario “Flugiloj de Malfacila Vento” invitas ĉiujn junajn instuantojn kaj instruemulojn de Esperanto!

La trejneminario okazos enkadre de IJK en la urbo Szombathely
(Hungario), kiu pasos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto.

La trejnseminario (8 studunuoj po 1,5 horoj) konsistos el 2 temaj partoj: la metodika kaj la gramatika. La metodika parto enhavos la sekvajn teoriajn temojn: instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de leciono; lerniloj. Dum la praktika parto bezonatos prezenti instruadon de lecion-fragmento. En la gramatika parto estos traktataj – teorie kaj praktike – malfacilaĵoj de la Esperanta gramatiko.

Por aliĝi al la trejnseminario necesas plenigi la Demandaron (vidu en suba indikita paĝaro) kaj prepari la planon de la 15-minuta lecionfragmento (vi ricevos la rekomendojn pri kiel fari ĝin en la paĝaro).

Se dum la studado vi montros teoriajn sciojn pri iuj metodikaj temoj, sukcesos pri la gramatika kontrolo kaj prezentos lecionfragmenton, vi ricevos la oficialan Ateston de ILEI pri la partopreno en la trejnseminario kaj ricevos rajto instrui :-)

La partopreno estas senpaga, sed vi estos petataj pagi ILEI-kotizon por la kuranta jaro.

Kondiĉoj de partopreno:
1. Vi plenigas demandaron kaj tuj sendas al retadreso: flugiloj ĉe gmail.com
2. Vi preparas planon de 15-minuta lecioneto, sendas ĝin al
flugiloj ĉe gmail.com kaj dum IJK prezentas la lecioneton.
3. Vi pagas aliĝkotizon por ILEI (eblas pagi dum la seminario)

kaj vi iĝos partoprenanto de unika seminario.

Demandaron kaj ekzemplon de lecioneto, same kiel cxiam aktualan informon vi trovos en la retpaĝo.

Kontaktoj:
flugiloj ĉe gmail.com (organizantoj) aŭ
alex.osintsev ĉe gmail.com (kunordiganto)