E-o "Radionokto" de la 17a al la 18a de januaro

Jam ĉio finpretiĝas por la esperanta radionokto okazigota en la studioj de la radiostacio "Bermudafunk" en Mannheim (Germanio).

De noktomezo ĝis la 6-a matene vi povos kaj partopreni surloke kaj partopreni per telefono. La programo aŭdeblos de Mannheim (FM 105.4), Heidelberg (89.6) kaj eĉ la tuta mondo ĉe bermudafunk.org!

Spektu la filmeton, kiu havas pli da informoj kaj partoprenu ankaŭ vi!