You are here

Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009

Somera Esperanto-Studado kaj lernu!-renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! La aranĝon gastigas malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 kilometrojn de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 kilometrojn de Vieno. La programo konsistos el pluraj partoj: * Antaŭtagmeze - instruado de Esperanto; * Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.; * Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko... Pliaj informoj troveblas en la retpaĝo.
Afiŝita en: