LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Drupalo en www.tejo.org ĝisdatigitaDank' al argilo, ni ĝisdatigis Drupalon por www.tejo.org hieraŭ. Vi eble rimarkos kelkajn malglataĵojn dum la venontaj tagoj. Ekzemple oni denove vidas la strangan drupalan emblemon kiam oni vidas la paĝon per Firefox. Post tiam, mi provos kompreni kiel funkcias multlingvigo de la paĝaro. Cetere, inter la 22-a kaj 23-a de septembro mi vojaĝos al Bruselo por DrupalCon (www.drupalcon.org) kaj se vi interesiĝas helpi pri www.tejo.org kaj sufiĉe bone parolas la anglan (la konferenco estos en la angla), mi scias kie mi povas trovi subvencion por vojaĝi tien. Tio estas kondiĉe ke vi estonte pretos helpi kun tejo.org kaj la Esperanto-distribuo de Drupalo. Do, se vi trovas aliajn problemojn en la paĝaro aŭ volas vojaĝi al DrupalCon, bonvolu lasi komenton ĉi tie aŭ kontakti min retpoŝte (chuck ĉe tejo.org).
|
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
|