
Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Ĉi-foje disponeblas 1100 EUR kaj eblas peti monon por kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos). La estraro pritraktos la kandidatojn kaj disdonos maksimume 5 premiojn (ĝis 3 malgrandajn kaj 2 pli grandajn) — la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.
Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:
- VI estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn
- VI aktivas en viaj landaj strukturoj / ene de TEJO aŭ aktivemas por TEJO
- VI pretas partopreni en aktivula trejnado dum IJK
- VI pretas kontribui al la IJK-a programo (ekz. per prelego)
- VI pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK(la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)
Bonvolu kandidatiĝi per motiviga letero al la TEJO-estraro, kie vi mencias
- kial vi ricevu la premion
- viajn aktivaĵojn ĝis nun
- kiel vi pretas kontribui al la IJK-a programo
- ideojn pri taskoj kiujn vi povas fari por TEJO-agado
Krome skribu viajn
- nomon
- adreson
- retpoŝt-adreson
- naskiĝdaton
Aldone bonvolu indiki viajn vojaĝ-, restad- kaj programkostojn. Se via kandidatiĝo ne plenumas ĉiujn kriteriojn, ĝi ne estos pritraktita. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al estraro (a) tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 1a de majo. Kandidatiĝoj alvenontaj post tiu ĉi dato ne pritraktotas.
Se vi volas helpi junulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Vi povas sendi vian donacon al la konto "tejtej" (indiku la kiel "Donaco por fonduso 'Partoprenu IJK-n'"). TEJO dankegas pro via kontribuo!