LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kiel altiri gaston? (eldono 2001)Dum kelkaj gastigantoj, precipe en grandaj urboj aŭ popularaj ferilokoj, ricevas tro da gastiĝpetoj, multaj gastigantoj vane atendas gaston dum pluraj jaroj. Foje tio estas neevitebla pro la loko, kiel por iamaj gastigantoj Jack & Sally LESH el fora Alaska, Usono, kiuj ricevis nur unu gaston en 20 jaroj. Dum tiu tempo ili fidele konfirmadis. Sed multaj ne havas tiom da pacienco, kaj seniluziite malaliĝas post kelkaj jaroj. Tamen tio ne necesas, ĉar ofte kelkaj simplaj rimedoj povas helpi. Jen kelkaj sugestoj. Alloga rimarkoUnuavice relegu la rimarkon ĉe via mencio en la adreslibro. Imagu ke vi estas gasto kiu serĉas interesan gastiganton. Kial li aŭ ŝi elektu ĝuste vin? Kion li aŭ ŝi ŝatus scii pri vi? Uzu la unu-du frazojn kiujn vi rajtas presigi kiom eble plej efike. Menciu hobion aŭ intereson, proksiman vidindaĵon, vian profesion. Uzu frapan aŭ nekutiman vortumon. Se necese, skribu facilan manieron atingi vin de proksima granda urbo. Tiumaniere vi zorgas ke inter viaj samurbanoj aŭ samlandanoj, via mencio altiras la atenton de foliumanta gasto. Tamen atentu ke via tuta mencio estas limigita: nur tiom kiom eblas presi sur via konfirma etikedo. Eblas doni pli da informoj en via hejmpaĝo, kiun vi povas listigi en la TTT-ejo de Pasporta Servo. Alloga landkomentoEkde eldono 2001 eblas mencii `landkomenton' ĉe landoj kiuj ricevas relative malmultajn gastojn, precipe ekster Eŭropo. Se tio validas por via lando, proponu landkomenton al la Kompilanto. Klarigu en 1-2 frazoj kial indas viziti vian landon. Vidu ekz-e Taĝikion aŭ Iranon en eldono 2001. Kunlaboru kun samregionuloj!En kelkaj kazoj eblas altiri gastojn per `regiona kunlaboro'. En Taĝikio kaj Uzbekio oni povus ekzemple kunlabori por ebligi sinsekvajn vizitojn al Taŝkent, Samarkand kaj Duŝanbe. En okcidenta Afriko ekzemple inter gastigantoj en Ganao, Togolando, Benino, Niĝerio kaj Kamerunio. En urboj kiel Cheboksary en Rusio, aŭ Multan en Pakistano, pli ol 10 gastigantoj rivalas por la sama gasto. Se oni tie starigas `lokan peranton' anstataŭe, kun taŭga rimarko pri la multaj gastigaj eblecoj, tiu povas egale dividi la gastojn inter la gastigantoj. Krome tiam pli facilas organizi komunan vesperon kun la gasto, aŭ dividi eventualan akompanadon.
|
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
Monda Kalendaro
|