LingueCerca |
SeminariojAktualaj seminarioj: Pasintaj seminarioj: TEJO okazigas seminariojn pri plej diversaj temoj, ekzemple Lingvaj rajtoj, Eŭropo kaj Aktivula trejnado. Ili okazas kelkajn fojojn jare organizita kaj de TEJO kaj kunlabore kun siaj Fakaj kaj Landaj sekcioj. Ankaŭ eblas partopreni en trejnseminarioj de ekz. Eŭropaj instancoj kiel reprezentanto de TEJO. Niaj seminarioj estas bonega maniero konatiĝi kun aliaj TEJO-membroj kaj la organizo.
Ĝenerale pri seminariojRigardante de ekstere, seminarioj estas inter la unue rimarkeblaj aktivecoj de TEJO. Ili:
Dum seminarioj, Esperanto kutime aperas kiel ilo, laborlingvo aŭ filozofio, por solvi komunikadajn kaj aliajn problemojn de la moderna socio, kaj ne estas temo por si mem. Kaj rigardante de ene, la seminarioj donas al junaj movadanoj preskaŭ tute sendepende de ilia pagipoveco eblon:
Se vi interesiĝas pri kunlabori pri seminari-organizado, havas demandojn, komentojn aŭ proponojn skribu al seminarioj@tejo.org. Kiel seminarioj helpas antaŭenigi la movadon?La seminarioj de TEJO helpas al la kernaj aktivuloj renkontiĝi, spertiĝi pri konkretaj temoj kaj evoluigi projektojn. Ĉe tiaj seminarioj naskiĝis projektoj kiel:
Fojfoje seminarioj okazas ankaŭ en kunlaboro kun neesperantista organizo, kaj tio helpas plividebligi Esperanton en pozitiva lumo inter neesperantistoj. Almenaŭ unu iama estrarano de TEJO varbiĝis al Esperanto ĝuste ĉe iu tia seminario. |
Login utenteArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
|