Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009
Bonvenon af la hejmpaĝo de KEF! La plej granda kaj grava aranĝo de esperanto-kulturo.

KEF 9 en 2009
Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo" - la 7a ĝis la 12a de julio 2009.
Ĝi
estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton
kulturon. Baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la
lastaj tagoj estas pli distraj. La festivalo
estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj
tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la
plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi
povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org.
Vi povas jam nun aliĝi kaj vidi la kotizoj.
Materialo
Jen la afiŝo (haveblas kiel ordinara JPG-dosiero kaj kiel PDF).
Jen presebla versio de la aliĝilo kaj unua informilo.
La KEFo-stafeto pasis sukcese
La STAFETO KEFeto la 12an de julio en Kopenhago pasis sukcese kaj eĉ venis reprezentantoj de la dana gazetaro.
Jen artikolo pri ĝi en Berlingske Tidende.
Vidu fotojn ĉi tie kaj filmeto pri KEFefto stafeto ĉi tie:
Ĉu vi ŝatas muzikon kaj festivaloj? Do venu ankaŭ al Roskilde Festivalo - senpage !
Roskilde Festivalo estas grandega rokfestivalo okcidente de Kopenhago. Ĝi komencos la 29a de junio kaj daŭros ĝis la 5a de julio 2009.
Dana Esperanta Junulara Organizo aranĝas tendaron tie. Vi povas eĉ havi senpagan eniron manĝaĵon kaj loĝadon tie kondiĉe, ke vi helpos laborfestante en la budo de DEJO! Legu pli kaj aliĝu tuj!
Niaj kunlaborantoj
- KEK
- TEJO
- Eurokka
P.S.: Tiu-ĉi paĝo estas ankaŭ atingebla per www.tejo.org/kef.