Saluton! Se vi estas membro de TEJO, vi nun rajtas ekhavi blogon ĉe www.tejo.org. Tiel kiam vi skribos ion, ĝia titolo tuj videblos por ĉiuj ĉe tejo.org en la dekstra kolumno. Se vi volas blogon kaj estas membro de TEJO, bonvolu sendi la jenajn informojn al Marteno (oficejo ĉe tejo.org):
Temlineo: mia blogo ĉe tejo.org
Uzantnomo
Vera nomo
UEA-kodo (se vi konas ĝin)
Por ekuzi vian blogon, simple ensalutu kaj poste vi vidos dekstre
"krei enhavon" kaj poste "blog-enskribo" kaj tiam vi povas ekverki.
Se vi havas ajnajn demandojn, ne hezitu kontakti min.
Se vi ne estas membro de TEJO, bonvolu membriĝi por ke vi povu ekhavi blogon!