LanguagesZoekenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Esperantologia Konferenceto por la IJK en SarajevoKiaj bezonoj por Interlingvistiko kaj Esperantologio? La celo de la unua Esperantologia Konferenceto kadre de la 62-a Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo (2006) estas fari enkondukon en la ĝeneralan problemaron de esperantologio kaj interlingvistiko, diskutigi ĝiajn bezonojn kaj atendojn kaj fari eventualajn konkludojn kaj rekomendojn al la Esperanto-movado, el la vidpunkto de junaj esperantistoj. Interlingvistiko kaj esperantologio estas multe pli ol nur (teda) akademieca fako. Ĉi tiuj disciplinoj klopodas science (ne nur lingvistike, sed ankaŭ historiografie kaj sociologie) priskribi la fenomenon de planlingvoj kaj de la lingvo kaj movado Esperanto. Kutime relative malmultaj esperantistoj interesiĝas pri tiuj temoj, kio estas bedaŭrinda. Tiuj fakoj riskas malaperi, se novaj/junaj fakuloj ne okupiĝas prie. Estus tre bone se kelkaj partoprenantoj de la IJK povus konkrete kontribui, ĉu per prelegeto, ĉu per diskuto. La konferenceton enkondukos kaj gvidos la svisa esperantisto Andreas Künzli (*1962), kiu en la 1980-aj jaroj estis la redaktoro de la revuo TEJO Tutmonde, estrarano pri Landa Agado kaj vicprezidanto de TEJO kaj kiu mem partoprenis plurajn IJK-jn. Li ŝatus veki ĉe la juna generacio de esperantistoj la intereson pri esperantologio kaj interlingvistiko. La Esperantologia Konferenceto okazos ĵaude, la 10-an de aŭgusto 2006, posttagmeze (15h-17h) en IJK Sarajevo. |
GebruikersloginNavigatieNieuwe forum onderwerpenRecente blog inzendingen
|