Programo "Junularo en agado"

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ĉiujare ricevas subtenon de la Eŭropa Unio en formo de administra subvencio, kadre de la programo "Junularo en Agado".

Tio subtenas la ekziston kaj ĝeneralan laboron de TEJO: Ĝian oficejon, la gazetojn TEJO Tutmonde kaj Kontakto, la estraran laboron (kaj Estrarkunvenojn).
Unuopajn projektojn kiel seminarioj ni tamen financas el aliaj fontoj.

Tiu projekto estas financita kun subteno de la Eŭropa Komisio. La retpaĝo kaj niaj aliaj eldonoj tamen nur reflektas la vidpunkton de TEJO (aŭ la unuopaj aŭtoroj), kaj la Eŭropa Komisio neniel respondecas pri ajna uzo de la informoj tie.