TalenZoeken |
Nova estraro de TEJO kunvenis en Poznano, Polujo
Jen kelkaj punktoj kiujn la TEJO-estraro traktis:
IJKLa plej populara junulara renkontiĝo, okazanta ĉiujare en diversaj landoj, sekvajare okazos en Kubo. La estraro diskutis pri problemoj en la organizado kaj pri taŭgaj solvoj. TEJO helpos al la organizantoj de Kuba IJK 2010 laŭ bezono kaj eblo, per spertoj de pasintaj IJK, pri administrado, k.a. Post Kubo, en 2011 IJK okazos en ne jam decidita lando. Venadas diversaj proponoj, kaj ankoraŭ estas tempo kandidatiĝi ĝis la 15-a de Decembro 2009. TEJO ankaŭ strebas ke IJK okazu en Afriko. Kreiĝos laborgrupo por esplori pri eblecoj de IJK en Afriko.
Pasporta ServoLa TEJO-estraro esperas aperigi libreton de Pasporta Servo en la komenco de jaro 2010. Aperos ankoraŭ aparta komuniko pri Pasporta Servo kiam detaloj klariĝos.
E@ITEJO kaj E@I interkonsentis multe kunlabori pri diversaj projektoj. Krome, antaŭ nelonga tempo E@I oficiale eksiĝis kiel faka sekcio de TEJO - ni gratulas al ili pro sendependiĝo kaj deziras multan sukceson. TEJO kaj E@I daŭrigos siajn rilatojn kiel partneroj.
RetejoLa retejo tejo.org kreskas, kaj mankas jam spaco ĉe la servilo. Tial oni nun serĉas novan servilon. Post la transiro ekfunkcios la reta voĉdona sistemo por la komitato de TEJO.
TEJO-volontuloTEJO-estraro decidis ke la poŝmono de la TEJO-volontulo altiĝu ĉiujare, por kompensi la inflacion kaj teni la monon samvalora.
Kontakto
TEJO-estraro decidis pri kelkaj paŝoj kiuj helpos al Kontakto plu evolui kaj pli ĝojigi la legantojn. La estraro planas ŝanĝi la koncepton, kaj pere de enketo demandi legantojn, kion oni plej volas vidi en la revuo. Sekve ni kreos koncepton laŭ respondoj de legantoj kaj faros konkurson por nomumi novan redaktiston.
KomunikadoEstas la punkto kiu antaŭe ne tiel bone funkciis. Tial la TEJO-estraro preparis strategion por kunlabori kun ĉiuj amaskomunikiloj kaj regule dissendi informojn. Por tiu celo estiĝis la nova estrarposteno "respondeculo pri informado" kiun plenumas Oleksandra Kovyazina. La kunveno okazis paralele kun ArKonEs. TEJO dankas al la organizantoj pro trovado de ejo kaj helpo. |
GebruikersloginNieuwe forum onderwerpenRecente blog inzendingen
|