Paweł
Fischer-Kotowski el Pollando,
Wang Shanshan el Ĉinio, Ronald
Baby González el Kubo/Hispanio kaj Magnus
Henoch el Svedio/Britio estas novaj Komitatanoj B de TEJO. Ili estis elektitaj per balotado de Individuaj Membroj de TEJO okazinta marte kaj aprile, kaj oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

La elektitaj kandidatoj ricevis sinsekve 21 (66%), 20 (63%), 18 (56%) kaj 16 (50%) voĉojn. La voĉdono okazis marte kaj aprile 2012 pere de balotiloj sendataj paperpoŝte al Centra Oficejo kaj ĝi estis la unua tia balotado post 10-jara paŭzo (en antaŭaj jaroj ne estis sufiĉe multaj kandidatoj por ke voĉdono okazu). Ĉiu rajtis voĉdoni por maksimume 4 el 7 kandidatoj. Inter la neelektitaj kandidatoj estis
Pataki Zsófia (Hungario/Pollando, 15 voĉoj, 47%), Przemysław
Wierzbowski (Pollando, 14, 44%) kaj Sébastien
Denux (Francio, 8, 25%).

Informoj pri la kandidatoj kaj pri la balotado estis troveblaj interalie ĉe
paĝaro de TEJO,
prezidanta blogo,
Muzaiko kaj
Libera Folio. Sekva tia balotado povas okazi post du jaroj.
Intervjuo kun
prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, pri rezultoj de la elektoj aperis ĉe
Libera Folio.
Dankon, tio estas tre
Dankon, tio estas tre interesa. Mi tamen ankaŭ scivolemas: kiom da membroj entute rajtis voĉdoni? Kaj kiom da balotiloj revenis? ĉu ĉiuj validaj aŭ ĉu ankaŭ iuj nevalidaj? estus tre interese se eblus tion ekscii.
Cetere, gratulon al ĉiuj elektitoj, kaj kuraĝon kaj aktivemon ankaŭ al la neelektitoj!
Entute estis dissenditaj 253