prezidanta blogo - fonduso "partoprenu ijk-n"

dewVi certe vidis ke TEJO anoncis konkurson kun la ebleco ricevi subvenciojn el la fonduso "Partoprenu IJK-n". Ĉu ankaŭ vi demandas vin kial la fonduso disponigas nur 1100 eurojn. La financoj de TEJO ĉiam enigmas, tial ja indas klarigi la situacion.

Jes, mi plene konsentas ke 1100 euroj malmultas. La mono ne sufiĉas por subvencii multe da TEJO-membroj partopreni la ĉi-jaran IJK. Bedaŭrinde la fondusa poto nur pleniĝas dank' al donacoj (kaj mi volas kapti la eblecon multe danki ĉiujn donancantojn). La fonduso ne estas parto de la TEJO-buĝeto. Ĉi-jare la fonduso disponigas nur 1300 eurojn. Momente TEJO finance malfortas kaj ne havas eblecon pligrandigi la fondusan poton. Tamen aperis ideo aldoni monon el la IJK-a licencpago - pli precize 50 elcentojn de ĝi (la IJK-a licencpago estas pagata sumo al TEJO de la organizanta landa sekcio por la uzo de la nomo "IJK" kaj por la uzo de TEJO-servoj dum la organizado de la IJK. Nuntempe la licencpago egalas al 5 elcentoj de ĉiuj enspezitaj kotizoj). Mi esperas ke ni aprobos la proponon dum nia sekva estrarkunsido ĉi-printempe.

Ĉar IJK-aj financoj estas tiom alloga diskutero, mi ankaŭ volas kapti la okazon klarigi la regulojn de la kongresa profito / deficito. ;-) Organizado de renkontiĝoj ĉiam alportas riskon - vi neniam certas kiom da partoprenantoj venos kaj kiom da subvencioj la organizantoj ricevos. Pro tio, kiam niaj landaj sekcioj organizas la IJK-n, ni havas iu-specan asekuron - se aperas deficito TEJO kovras la duonon, kio donas pli da sekureco al finance malfortaj landaj sekcioj kiuj okazigas la IJK-n. TEJO memkompreneble helpas, ĉar la IJK estas TEJO-kongreso organizata de unu el niaj landaj sekcioj. Sed la mono por kovri la deficiton devas veni de ie. Tiu-ĉi poto nomiĝas "rezervo IJK". Tial, en profita kazo, unu triono de la profito iras al la landa sekcio, unu triono al la rezervo IJK, kaj la lasta triono al TEJO. Alivorte, profitaj IJK-oj solidare helpas al ontaj deficitaj IJK-oj. Kelkfoje aktivuloj plendas ke TEJO ricevas pli ol duono de la profito - sed tio ne veras. La rezervo IJK estas konservata por IJK-j deficitaj, do ĝin ricevos ontaj IJK-organizantoj kaze de deficito. TEJO nur agas kiel banko, kie kuŝas la monon. La organizanta landa sekcio kaj TEJO do egale duonigas la restantan profiton.

Mi esperas ke mi sukcesis iomete klarigi la financan aspekton. Laste, mi bonvenigas vin kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n" kaj tiel helpi junulojn partopreni IJK-ojn. Vi povas sendi vian donacon al la konto "tejtej" (indiku "Donaco por fonduso 'Partoprenu IJK-n'"). TEJO dankegas vin pro la subteno!

laktolakto

tio estas tre simpatia, eble ankaux cxar "tejtej" en la hungara signifas "laktolakto" :)

sed cxu ne ekzistis tiu aparta por la Fondajxo Partoprenu IJK-n kodo "fp.ijk"?