Hai Ly raportas pri la 63-a IJK

ijk07-logoKaraj gekongresanoj,

Nia 63a IJK jam fermis kaj ĉiuj el ni havas sian propran planon: flugi al Jokohamo por la 92a UK, viziti tutan Vjetnamion aŭ reveni hejmen. Ni, LKKanoj kaj helpantoj ne volas diri adiaŭon al vi ĉar vi multe mankas nin. Vi ĉiuj jam alvenis al Hanojo de multaj landoj el 5 kontinentoj por partopreni IJKn kaj ĝui kongreson ĉiu tage. En la koro de tutaj vjetnamaj junaj geesperantistoj, vi ĉiuj estas amindaj kaj neforgeseblaj. Ni daŭrigu kontakti per ĉiuj manieroj ĉar ni jam fariĝas membroj de la granda Esperanto-familio. Ni volas diri: NI AMAS VIN ĈIUJN! Mi sentas feliĉe ke mi estas esperantisto. Dank'al Esperanto, ni facile konas unu la alian. Ni esprimas nian sinceran dankon por via partopreno! Ni deziras rebonvenigi vin en iu UK, kio okazos en Vjetnamio!

Nome de LKK,

Hai Ly
Prezidantino de LKK

PS.
(1) Se iu el vi havas belajn fotojn de IJK, bonvolu resendi al ni
zamenhof @ fpt.vn aŭ eble vi publikos fotojn en via blogo por ke ni publikos ĝin en ĵurnaloj de KONTAKTO, ESPERANTO, TEJO TUTMONDE kaj VJETNAMAJ ĴURNALOJ.
Antaŭ dankon!

(2) Ni ege volas aŭdi viajn opiniojn de la 63a IJK: kio estas bona aŭ malbona. Ĉu IJK plaĉigas vin ktp.?