LanguagesZoekenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Paciencon!Vendredon la 19an de oktobro mi ekferios dum du semajnoj. Atendas ankoraŭ pli ol 650 traktendaj mesaĝoj pri Pasporta Servo, sed dum la venonta semajno ankaŭ atendas kelkaj urĝaj farendaĵoj por mia nova kompanieto (www.skribo.nl). Vi komprenos ke laboro havas prioritaton. Je mia granda bedaŭro mi do ne sukcesos baldaŭ listigi la nekonfirmitojn, des pli ĉar multaj konfirmis per retpoŝto anstataŭ per la formularo. Tio kostas al mi multe pli da traktadotempo. Do, se vi jam sendis konfirmon, aliĝilon aŭ mesaĝon: bonvolu pacienci! Mi sendube ricevis ĝin, sed ne jam sukcesis trakti ĝin. Tamen ne ĉesu ĉasi konatojn kaj kolego-gastigantojn kiuj ne jam konfirmis. Jen la konfirmilo: Bonvolu ne mesaĝi inter la 19a de oktobro kaj la 4a de novembro por eviti ke mia retpoŝtkesto krevos. Nepre ne sendu aldonaĵojn. Dankon pro via komprenemo! |
GebruikersloginNavigatieNieuwe forum onderwerpenRecente blog inzendingen
Monda Kalendaro
|