
Saluton TEJO aktuale!
KIO?
TEJO aktuale (TA) estas reta novaĵletero de TEJO. Ĝi malaperis dum la pasintaj monatoj, sed nun ni ŝatus ĝin revivigi.
Per TA ni ĉiujn 2 semajnojn koncize raportas pri novaĵoj el nia asocio: renkontiĝoj, konkursoj, publikaĵoj.
POR KIU?
Ĉu vi ŝatus esti informita pri kio okazas en la Eo-mondo, sed ne volas aboni 20 dissendlistojn? Por vi estas TA!
Por aboniĝi al TA: simple iru al oficiala retpaĝo.
Bonan legadon!
Gregor Hinker
prezidanto de TEJO