Stipendioj por senpage partopreni NASK-n! 30-a de junio ĝis la 18-a de julio, San-Diego, Usono


De la retejo Eventoj-Budapeŝto, mi ricevis la jenan mesaĝon:

De la 30-a de junio ĝis la 18-a de julio okazos la Nord-Amerika
Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, Usono.

La kurskotizo estas TUTE SENPAGA por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj stipendioj haveblas por aliaj. La usona dolaro estas ege malforta ĉi-jare, do jen tre malmultekosta ŝanco viziti Usonon kaj pasigi tri semajnojn ĉe belega, apud-plaĝa universitato inter esperantistoj el ĉirkaŭ la mondo.

Tamen vi devas baldaux aliĝi, ĉar tempo fuĝas!

Ĉi-jare instruos usonano Lee MILLER, germanino Birke DOCKHORN kaj svedo Bertilo WENNERGREN -- aŭtoro de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko! La universitato ofertos kursojn por komencantoj ĝis spertuloj, kaj ĉiutage okazos amuzaj vesperaj programoj: ekskursoj, prelegoj, ludoj ktp.

Jen flugfolioj; bonvolu disdoni al amikoj!

malgranda pdf.
granda pdf.

Por plia informo, vidu la oficialan retpaĝon aŭ kontaktu s-inon Ellen EDDY.

inf.: Hoss Firooznia

-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu