
IJK 2008 Aktivula trejnado
Monpetado
Gratulojn! Kiel aktivulo vi faras brilan laboron. Eĉ per via foje etskala agado vi kontribuas al interkultura kompreniĝo - do al mondpaco. Tio meritas subtenon. En tiu ĉio aktivula trejnado TEJO enkondukos vin en la arto de monpetado kaj helpas vin verki monpetojn.
3 sesioj:
1. Baza enkonduko en monpetado. Kiel funkcias? Pri kio atenti?
2. Eblaj monfontoj: unua superrigardo kaj instigo pli serĉi
3. Jen vi laboru. En laborgrupetoj vi ellaboros viajn proprajn subvencipetojn por ontaj projektoj. Sperta konsilisto vin helpos.
Kunportu:
Vian entusiasmon.
Ideoj por novaj projektoj.
Se vi havas, komputilon por dum laborgrupoj.
Organiza mastrumado
Vi estas aktivulo en organizo, tio meritas lauxdon. En organizo, kune kun aliaj aktivuloj, vi ja povas atingi pli ol sole. Sed por funkciigi ne-komercan organizon bezonatas pli ol nur bonvolo. En tiu ĉi aktivula trejnado ni vin enkondukos en la arto de organiza mastrumado.
3 sesioj:
1. Organizoj bazigxas je iu ideo: ili konstatas iun socian problemon kaj havas vizion pri kiel aspektu ideale la mondo.
2. Por atingi sian idealon, organizoj fiksas strategion kaj konkretan agadplanon.
3. Por realigi sian agadplanon organizoj regulu 4 subtenajn kampojn: homajn resursojn, financajn resursojn, merkatigo kaj logistiko
Tra la 3 sesioj, ni vin enkondukos en keajn teoriojn pri la temo, kaj regule lasos vin laborgrupe konkretigi tion por via organizo.
Kunportu:
Vian entusiasmon.
Ideoj kaj spertoj pri viaj organizoj.
Trejnisto: Ilja De Coster. Profesie konsilisto por ne-komercaj organizoj, li havas 15 jarojn da spertoj en diversaj ne-komercajn boncelaj organizoj kiel volontulo, dungito kaj ekstera konsilisto. Iame kasisto de TEJO, li momente pli flanke observas la Esperanto-movadon. Movade li ankoraŭ estas estrarano de la Institucio Hodler, fondaĵo ligita al UEA.