Partoprenu en konkurso "Olimpikoj kaj Mi"! (limdato: 26a de septembro)

La enhavo:
1. La ĉeftemo de la aktivado estas "Olimpikoj kaj Mi". Estas bonvenaj ĉiuj originalaj artikoloj kaj fotoj, kiuj koncernas olimpikojn, sporton, Pekinon kaj Ĉinion.

2. La tempo: Very Happy
La periodo de 23:59h en la 25-a de julio ĝis 23:59h en la 26-a de septembro 2008 estas por afiŝi artikolo(j)n kaj (aŭ) foto(j)n por la konkurso.
La periodo de 00:00h en la 1-a de septembro ĝis 23:59h en la 26-a de oktobro estas por baloti por la afiŝitaj artikoloj kaj fotoj. La rezulto de la baloto publikiĝos la 30-an de oktobro.

3. La loko
Esperanta Forumo en nia retejo, t.e. "Pekino 2008"

4. Partoprenontoj
Ĉiuj retanoj, krom la administrantoj de la retejo.

5. La metodo por partopreni
Afiŝu originala(j)n verko(j)n en "Pekino 2008". La titola formo estas: "Olimpikoj kaj Mi" plus via titolo. La formato de afiŝado: Shocked
ID:
Titolo de afiŝaĵo:
Enhavo de afiŝaĵo:

La postuloj rilataj al afiŝaĵoj:
1. En la periodo de tiu ĉi konkurso retanoj povas afiŝi plurajn verkojn, sed nepre originalajn. La ĝenro de artikolo povas esti varia. Por artikolo la nombro de vortoj estu pli ol 300 kaj por foto la formato estu *.jpg aŭ *.gif kun eksplikaj vortoj. La enhavo de artikolo aŭ foto devas rilati iun ĉefvorton, kiaj olimpikoj, sporto, Pekino kaj Ĉinio kaj prezenti vian propran rakonton, animstaton kaj vivsperton.
2. Retanoj devas afiŝi en la rubriko "Pekino 2008". (Notu: nepre marki, ke tio estas originala.)
3. La enhavo de la afiŝitaj artikoloj kaj fotoj estu sana, pozitiva, verva kaj responda al la postuloj de la Forumo.

de Espradio: espradio ĉe cri.com.cn