LanguagesZoekenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Internaciaj kursoj pri diplomatioINTERNACIAJ KURSOJ PRI DIPLOMATIO En Bydgoszcz (Pollando) kadre de la studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) eblos dum la studjaro 2008/2009 ankaŭ partopreni Internaciajn Kursojn pri Diplomatio sub gvido de Prof. dr hab. Adam Sudol – direktoro de Muzeo pri Diplomatio ĉe la Universitato de Kazimiro la Granda (UKW) en Bydgoszcz. Samtempe eblos partopreni en Internaciaj Kursoj de Kulturo kaj Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda (UKW) en Bydgoszcz sub gvido de Prof. dr hab. Andrzej Dyszak. Partopreno en la kursoj dum 2008/2009 kostas 400 EUR aŭ por semestro 1.10.2008-31.01.2009 – 200 EUR, same por semestro 1.02-30.06.2009 – 200 EUR. Inaŭguro de la kursoj okazos en Muzeo de Diplomatio de la Universitato (UKW) dum la Tago de Europaj Lingvoj kaj Internacia Jaro de Lingvoj – vendrede, la 26-an de septembro de la 2008 jaro. Valoras aldoni, ke tutjara studado 2008/2009 ĉe Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo – Klerigejo de Akademio Internacia de la Sciencoj AIS en Bydgoszcz (AKB), kiu daŭros dum 20.09.2008 – 5.05.2009 kostas ankaŭ 400 EUR. Por 2008/2009 planas veni al Bydgoszcz pli ol 120 gestudentoj el pli ol 20 landoj de la mondo. Aldonajn Kursojn pri Turismo por ISTK-studentoj ofertas ankaŭ Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, kiuj okazos sub gvido de Prof. dr hab. Aleksandra Kowalczyk. Ili kostos 2 x 150 EUR = 300 EUR po jare. La studjaro 2008/2009 de ISTK en Bydgoszcz komenciĝos dum la 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (IFTEK) 20-28.09.2008. Kadre de ĝi Bazan Internacian Cseh-Kurson de Esperanto por novaj studentoj kaj por ĉiuj interesiĝantoj gvidos Prezidanto de Berlina Esperanto-Ligo inĝ. Peter Kuhnel. Oni ankaŭ prezntos la plenan usonan video – Esperanto – kurson “Pasporto al la tuta mondo”, okazos internaciaj AIS kursoj, gvidataj de diverslandaj profesoroj, kaj Mondan Tagon de Turismo (27.09) gvidos Prof. dr hab. Remigiusz Mielcarek, ne nur konata Esperanto-mondvojaĝanto, sed nun ankaŭ Rektoro de Profesia Altlernejo “Kadroj por Europo” en Poznan – gratulon al li ! Temo de lia Esperanto kaj AIS-kurso - “292 landoj de la mondo – lingvaj kaj vizaj problemoj”. Okazos ankaŭ vizitado de Bydgoszcz kaj Renkonto en Urbodomo kun Prezidento de la Urbo Bydgozscz – mag. Konstanty Dombrowicz. Oni prilaboros la Turisman Esperanto-Kalendaron por 2009 jaro de Internacia Klubo “Esperantotur” – viajn turismajn Esperanto-ofertojn kun prezoj por 2009 ni atendos ĝis la 20.09.2008. La 35 IFTEK en Bydgoszcz dum 20-28.09.2008 kun ĉiuj kursoj kostas 150 EUR kun 8 modestaj tranoktoj, aŭ 100 EUR sen tranoktoj. La menciitajn kotizojn por ISTK-studado, por la Universitataj kursoj, 35 IFTEK kaj por aliaj Esperanto-aranĝoj en Bydgoszcz eblas pagi al la konto: Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro Pliajn informojn ankau pri ĉiuj Esperanto-aranĝoj en Bydgoszcz dum 2008/2009, pri vojaĝoj por la 94 UK de Esperanto en Bjalistoko (25.07-1.08.2009), 18 Internacia Esperanto Kongreso en Bydgoszcz (18-25.07.2009) kaj pri pli ol 60 internaciaj vojagxoj de “Esperantotur” vi povas ricevi skribante al ni: andreo ĉe rubikon.net.pl La aliĝilojn kaj pliajn demandojn sendu al: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando stud-esperanto ĉe wp.pl |
GebruikersloginNavigatieNieuwe forum onderwerpenRecente blog inzendingen
|