La Komuna Seminario okazos en Jokohamo (Japanio), la 27-29a de decembro en 2008


Salutojn el Japanio!

Nome de Japana Esperanto-Junularo, mi informiĝos pri la Komuna Seminario (KS). Ni dankus se vi diskonigos al viaj membroj la "aziecan"renkontiĝon.

-Kio estas KS?
La Komuna Seminario inter ĉina, korea, japana junularo, kiu okazas ĉiujare inter tri landoj. Ni ĉiam atendas kaj bonvenigas partoprenantojn ekter la tri landoj!

-Kiam?
la 27-29a de decembro en 2008

-Kie?
Jokohamo, Japanio

-Kion?
Amika Vespero(kanto de KS aperos!), diskutoj pri la ĉeftemo (Ekologio en nia ĉiutaga vivo) kaj pri junulara movado, bankedo,
nokta babilado en kandeloj, ekskursoj ktp

Se vi havas demandojn, ne hezite skribi al jej_kontakto ĉe yahoogroups.jp

Sincere via,

AMANO Yayoi
prezidantino de Japana Esperanto-Junularo