Kiel plibonigi la preparojn por IJK-oj

La ĉi-jara IJK jam proksimiĝegas kaj espereble vi jam aliĝis, aĉetis bileton kaj informiĝis pri kiel atingi la IJK-ejon.

Sed eble vi ankaŭ renkontis problemojn aliĝante al la IJK, ne trovis por vi gravajn informojn. Ĉi-tie vi havas la eblecon transdoni viajn spertojn al ontaj organizantoj kaj al la TEJO-respondeculo pri IJK-oj. Ni ege interesiĝas pri kiel plibonigi la preparojn.

Do, kion vi atendas? ;-)

IJK statistikoj

Kiam mi kun teamo kunmetis IJK proponon antaux kelkaj jaroj evidentigxis ke mankas iu centra kolekto kaj analizo de statistikoj pri partoprenantoj.

Tio precipe interesus min momente scii kiom da homoj venas al IJK unuafoje, kaj pro kiaj kialoj ili ne revenas. Eble, se oni scius tion, kelkaj kialoj facile solveblus?

Amike,
Rolf

Re: IJK statistikoj

Tio estas bona demando - sed pro tio ni devus fari demandilon, el la nuna rimedioj tio ne eblas (kaj homoj, kiuj malaperas, kutime malaperas sen ŝpuroj).

Fakte, Irmina kaj mi pridiskutis similan aferon dum IJK - fari enketon pri kial homoj venos al E-aranĝoj kaj kio por ili tiam gravas. La respondoj de tiu enketo verŝajne parte kovros la demandojn de vi, tamen ĝenerala demandaro pri kial ili ne plu venas ankaŭ bonus. Eble vi povus ion plani kaj proponi al ekz. la IS-organizantoj.