Ĉu Pasporta Servo jam mortis?

Saluton. Mi registriĝis ĉe la forumo por havi eblecon demandi:
Ĉu Pasporta Servo jam mortis?

Fakte, mi kaj miaj konatoj ne ricevis libron de PS por 2008. (Malgraŭ ke dum jaroj estis registritaj en PS)

Krome, ni ne ricevis re/aliĝilon por konfirmo de nia partopreno por 2009.

Kiam mi mem sendis leteron al reta adreso de Pasporta Servo, do mi ricevis neniun respondon.

Ĉu TEJO ne plu okupiĝas pri PS?
Ĉu PS vere mortis?

Bedaŭrinde, ĉar tio estis bonega projekto... :(((

Ŝajnas, ke mi jam trovis respondon

Ŝajnas, ke mi jam trovis respondon ĉi tie: http://tejo.org/eo/node/786

kaj ĉi tie: http://tejo.org/eo/node/767

Tamen, mi ne komprenis kiel eblas plenumi ĉi tiun peton:

"Bonvolu sendi al mi mesaĝon se vi ne ricevis vian paperan ekzempleron, kaj ŝatus ricevi elektronikan ekzempleron anstataŭe. Vi ricevos ligon al la PDF-dosieroj.
Derk Ederveen"