5a Ĉina Turisma Festivalo (Zhongshan, Guangdong, Ĉinio, de la 20a ĝis la 24a de decembro 2008)

De la 20a ĝis la 24a de decembro okazos en Zhongshan, Guangdong (Ĉinio) la 5a Turisma Festivalo. Partoprenos kaj individuaj esperantistoj kaj esperantaj organizoj enlandaj kaj eksterlandaj. La programo sekvas:

Dec.20 sab.: ptm. sinanonco en Parti-lernejo de Loka KPC-komitato; interkona vespero post vespermanĝo.
Dec.21 dim.: atm. konferenco; ptm. turismo ene de la urbo.
Dec.22 lun.: vizito al la antaŭa domo de Sun Jat-sen kun tri manĝoj ĉiuj pagite de loka turisma aŭtoritato.
Dec.23 mar.: turismo pri Guangdong-a akvolando kun mempagita kosto po 128 juanoj.
Ekde dec.24 mer.: vizito al Hongkongo aŭ Makao memgvidate aŭ entreprenante en turisma grupo organizita de turisma agentejo.

Por vidi pliajn informojn, bonvolu tralegi artikolon pri la aranĝo.