IJK 2013 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 69-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 10a de decembro 2011.

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 10a de decembro 2011.

Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado

Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron

Por pliaj informoj kontaktu ijk ĈE tejo.org (Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj).

BijlageGrootte
IJK-invitilo_2013.doc223.5 KB
IJK-invitilo_2013.odt65.3 KB
IJK-invitilo_2013.pdf165.8 KB