Fariĝu konscia subtenanto de TEJO!
Fariĝu patrono de TEJO
Pagante trioblon de vialanda MJ(-T)-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas:
- la revuon Kontakto
- la oficialan bultenon TEJO-tutmonde
- solenan akcepton dum la ĉiujara Universala Kongreso
- rabaton ĉe la aliĝo al IJK
- aliajn laŭokazajn servojn kaj publikaĵojn
Por fariĝi Patrono de TEJO, bonvolu en la reta aliĝilo de UEA en la parto 3 klaki al PT—Patrono de TEJO (kompreneble, bonvolu plenigi ankaŭ la antaŭajn partojn: en la parto 2 vi povas samtempe aliĝi al UEA, aŭ elekti neniu-n, se vi ne nun deziras (re-)aliĝi al UEA).
En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2008 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj.
(Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.)