LanguagesZoekenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Arkivo de aktualaĵoj 1998-20052005-12-04: Pasporta Servo 2006 al presisto!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 3a de decembro! Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2006. La adreslibro, kun 1320 gastigantoj en 92 landoj, nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 2005-11-06: Limdato pasis, konfirmoj mankasMankas ankoraŭ 320 konfirmoj por eldono 2006! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Eblas ankoraŭ konfirmi ĝis la fino de novembro, sed povas esti ke via urbo ne aperas sur la mapoj, kiujn mi nun ekpreparos. Jen la listo de gastigantoj kiuj jam konfirmis. Se mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. 2005-10-16: Konfirmoj progresasMankas ankoraŭ 451 konfirmoj por eldono 2006! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Restas nur du semajnoj ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Jen la listo de gastigantoj kiuj jam konfirmis. Se mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. 2005-10-12: Duonvoje al eldono 2006Mankas ankoraŭ 520 konfirmoj por eldono 2006! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Restas malpli ol unu monato ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Jen la listo de gastigantoj kiuj jam konfirmis. Se mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. 2005-09-04: Survoje al eldono 2006Nur ĉ. 35% el la gastigantoj konfirmis ĝis nun por eldono 2006. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn, kvankam mi ne jam traktis mesaĝojn post la 26a de aŭgusto. Restas nur iom malpli ol du monatoj ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Jen la listo de gastigantoj kiuj jam konfirmis. Se mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. Feliĉe, multaj gastigantoj donacis al Pasporta Servo, aŭ rezignis pri sia senpaga ekzemplero. Al ĉiuj tre tre koran dankon, espereble multaj sekvos la ekzemplon! 2005-08-17: Konfirmu por eldono 2006Antaŭ unu semajno mi dissendis la paperajn respondilojn al la gastigantoj sen retadreso. Hodiaŭ la retaj memorigoj al la retuloj dissendiĝis. Konfirmu nun por eldono 2006 de Pasporta Servo, kaj informu nin pri eventualaj ŝanĝoj. Klaku ĉi tie por konfirmi. 2005-07-25: Pliaj aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2005Mi traktis la lastatempajn aliĝojn kaj ŝanĝojn! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2005-05-16: Korektoj en la slovaka lingvoMontriĝis ke estis multaj eraroj en la slovaka informpaĝo. Viliam Búr korektis ilin. Krome, mi traktis la lastatempajn aliĝojn kaj ŝanĝojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2005-04-17: Pliaj aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2005Mi traktis la plimulton de la (malfruaj) aliĝoj kaj ŝanĝoj! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2005-04-03: Unuaj aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2005Mi traktis la novajn (malfruajn) aliĝojn kaj ŝanĝojn kiuj alvenis per paperpoŝto! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Traktendaj estas ankoraŭ la retaj informoj, bonvolu iom pacienci. Kostis (kaj daŭre kostas) al mi multe da tempo transformi la administran sistemon de Pasporta Servo de LaTeX al MS Word. 2005-04-02: Informoj en la serba lingvoJam antaŭ kvin monatoj (pardonon!) Dejan ŠKREBIC <dejan2005@skrebic.net> tradukis la informpaĝon al la serba lingvo. Nun finfine mi trovis tempon aldoni ĝin. 2005-01-22: Mapoj kaj listoj de eldono 2005 aldonitajLa adreslibro 2005 ne jam forlasis la presejon, sed ni jam aktualigis la mapojn kaj adresinformojn en la hejmpaĝo! Tiuj kiuj posedas la adreslibron 2005 povas baldaŭ peti informojn pri novaj aliĝoj kaj ŝanĝoj kiuj alvenis post la redaktofino de la 12a de decembro 2004. 2004-12-12: Pasporta Servo 2005 al presisto!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 10a de decembro, kaj kun 1364 gastigantoj en 89 landoj Pasporta Servo kreskegis! Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2005. La adreslibro nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 2004-11-10: Mankas 184 konfirmojMultaj gastigantoj aliĝis kaj konfirmis dum la pasintaj tri semajnoj! Pasporta Servo enhavos rekordan nombron de 85 landoj, kaj la nombro da gastigantoj nun estas 1278. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Mankas nur naŭ gastigantoj por rompi la rekordon el 2003, kaj kun 22 aldonaj gastigantoj ni atingus la magian limon de 1300 gastigantoj! Eblas ankoraŭ konfirmi kaj aliĝi ĝis la 27a de novembro, dum mi preparas la mapojn, traktas la korektojn de la Landaj Organizantoj, kaj finredaktas la tuton. Se vi mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. 2004-10-17: Mankas 373 konfirmojFeliĉe, multaj gastigantoj konfirmis ene de unu semajno, sed mankas ankoraŭ minimume 255! Laŭ la nuna stato, eldono 2005 enhavus 972 gastigantojn el 80 landoj. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Restas nur du semajnoj ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Se vi mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. 2004-10-10: Mankas 580 konfirmojLaŭ la nuna stato, eldono 2005 enhavus nur 753 gastigantojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Restas nur tri semajnoj ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Se vi mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. 2004-10-09: ludo pri Pasporta ServoDum 60a IJK en Rusio oni ludis Pasporta Servo-ludon. Informoj aperas sur p.11 de gazeto Betula Folio (PDF, 1 Mb). 2004-08-13: Survoje al eldono 2005Nur ĉ. 40% el la gastigantoj konfirmis ĝis nun por eldono 2005. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn, kvankam restas ankoraŭ kvardeko da traktendaj aliĝiloj. Restas nur iom pli ol du monatoj ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Jen la listo de gastigantoj kiuj jam konfirmis. Se mankas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin. Feliĉe, multaj gastigantoj donacis al Pasporta Servo, aŭ rezignis pri sia senpaga ekzemplero. Al ĉiuj tre tre koran dankon, espereble multaj sekvos la ekzemplon! 2004-07-12: Konfirmu por eldono 2005Post kelkaj semajnoj mi dissendos paperajn respondilojn al la gastigantoj sen retadreso, kaj retajn memorigojn al la retuloj. Sed se vi volas, jam nun eblas konfirmi por eldono 2005 de Pasporta Servo, kaj informi nin pri eventualaj ŝanĝoj. Klaku ĉi tie por konfirmi. 2004-06-03: Kvar artikoloj aldonitajMi aldonis kvar artikolojn kiuj aperis sur paĝo 10 de eldonoj 2001 ĝis 2004. Bonvolu legi, ĉar ili estas daŭre aktualaj! 2004-05-24: Informoj en la slovaka lingvoJam antaŭ kelka tempo konatulino de Istvan Vasarhelyi <vhi2005@interware.hu> tradukis la informpaĝon al la slovaka lingvo. Nun finfine mi trovis tempon aldoni ĝin. Krome, mi traktis la lastatempajn aliĝojn kaj ŝanĝojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2004-04-26: Aktualaj aĉeto-eblecojMi aktualigis la paĝon kun aĉeto-informoj. 2004-04-18: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2004Mi aldonis novan ligon ĉi tie, pri mondvojaĝo de pola paro. Krome, mi traktis la lastatempajn aliĝojn kaj ŝanĝojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2004-03-12: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2004Mi traktis la lastatempajn aliĝojn kaj ŝanĝojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2004-02-10: Nova Landa OrganizantoMi tutkore bonvenigas novan Landan Organizanton. En Japanio, s-ro ONISHI Shin'ichi el Hikone helpos nian agadon. Daŭre utilus Landaj Organizantoj en Ĉeĥio, Italio kaj Rusio. 2004-02-08: Unuaj aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2004Mi traktis parton de la novaj (malfruaj) aliĝoj kaj ŝanĝoj! Restas ankoraŭ monato da traktendaĵoj. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2004-01-28: Mapoj kaj listoj de eldono 2004 aldonitaj
2004-01-28: Informoj en la hungara kaj rumana lingvojKaj denove kelkaj entuziasmuloj tradukis la informpaĝon al sia lingvo:
Krome, mi traktis kelkajn korektojn kiujn Ranieri CLERICI sendis pri sia itala traduko. Al ĉiuj tre tre koran dankon! 2004-01-27: Kontakto lanĉas novan rubrikonĜi nomiĝas PS-vojaĝoj kaj temos pri vojaĝoj eksterlanden helpe de Pasporta Servo. Sciigu pri viaj spertoj al la tuta mondo! Sendu viajn kontribuojn al la redakcio de Kontakto. Aŭ poŝte: Kontakto, p.k. 89, 01030, Kiev-30, Ukrainio. Koran antaŭdankon nome de la Kontakto-redakcio! Krome, la hejmpaĝo de Pasporta Servo volonte aldonos kopion aŭ ligon en tiu ĉi paĝo. 2004-01-27: Nacilingvaj artikoloj pri Pasporta Servo serĉatajVi scias, ke informoj aŭ artikoloj pri Pasporta Servo aperis en naciaj amaskomunikiloj? Aŭ, eble, vi mem ilin verkis? Bonege! Sendu ilin al la kompilanto de Pasporta Servo, kaj ne forgesu indiki la nomon de la gazeto kaj daton de apero! Ni volonte aldonos kopion aŭ ligon en tiu ĉi paĝo. Koran dankon! 2004-01-27: Vojaĝimpreso aldonitaMi aldonis rakonton pri vizito al du kongresoj en 2003 per Pasporta Servo. Sendu viajn proprajn aventurojn, mi volonte aldonos ankaŭ ilin! 2003-12-07: Pasporta Servo 2004 al presisto!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 7a de decembro, kaj kun 1227 gastigantoj en 79 landoj Pasporta Servo malkreskis, la unua malkresko post ses jaroj da kreskado! Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2004. La adreslibro nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 2003-11-05: 1092 gastigantojPasporta Servo 2004 laŭ la nuna stato enhavos 1092 gastigantojn el 76 landoj. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Restas ankoraŭ multaj traktendaj informoj sed malfeliĉe, multaj gastigantoj ne konfirmis. Mankas ankoraŭ 297 konfirmoj... 2003-10-19: Novaj aliĝoj traktitajMi traktis ĉiujn novajn aliĝojn kiuj alvenis ĝis nun. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn; tamen la nombro da gastigantoj nun estas nur 872; mankas ankoraŭ konfirmoj de 506 gastigantoj! Restas nur du semajnoj ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Jen la listo de gastigantoj kiuj ne jam konfirmis. Se vi vidas konaton aŭ samurbanon, rapide informu lin aŭ ŝin. 2003-09-20: Duonvoje al eldono 2004Nur ĉ. duono el la gastigantoj konfirmis ĝis nun por eldono 2004. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn, kvankam restas ankoraŭ kvardeko da traktendaj aliĝiloj. Restas nur iom pli ol unu monato ĝis la limdato, do gravas rapide konfirmi. Jen la listo de gastigantoj kiuj ne jam konfirmis. Se vi vidas konaton aŭ samurbanon, rapide informu lin aŭ ŝin. Feliĉe, multaj gastigantoj donacis al Pasporta Servo, aŭ rezignis pri sia senpaga ekzemplero. Al ĉiuj tre tre koran dankon, espereble multaj sekvos la ekzemplon! 2003-07-30: Retpoŝtaj kaj paperpoŝtaj respondiloj dissenditajMi dissendis personan retpoŝtan respondilon al 889 gastigantoj kun retadreso. Per tio ni esperas ŝpari plurcentojn da guldenoj je poŝtmarkoj, kio estas grava en la malfacila financa situacio de Pasporta Servo. La 294 gastigantoj sen retadreso ricevis respondilon per paperpoŝto. 2003-05-30: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2003Mi traktis ĉiujn aliĝojn kaj ŝanĝojn kiujn mi ricevis ĝis nun! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2003-05-26: Informoj en la kroata, rusa kaj slovena lingvojKaj denove kelkaj entuziasmuloj tradukis la informpaĝon al sia lingvo:
Al ĉiuj tre tre koran dankon! 2003-05-03: Informoj en multaj aldonaj lingvojLastatempe multaj entuziasmuloj tradukis la informpaĝon al sia lingvo:
Al ĉiuj tre tre koran dankon! 2003-04-04: Novaj Landaj OrganizantojMi tutkore bonvenigas du novajn Landajn Organizantojn. En Danio, Bent HOLM-LAURSEN el Århus helpos nian agadon. En Nederlando, post plurjara senorganizanteco, Joeri SMOLDERS el Wormerveer fajrigos la aktivadon. Daŭre utilus Landaj Organizantoj en Japanio kaj Norvegio. Kaj mi uzas la okazon por informiĝi pri la aktuala retadreso de Raimo TUISKU el Finnlando. 2003-03-31: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2003Mi traktis grandan parton de la novaj (malfruaj) aliĝoj kaj ŝanĝoj! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2003-02-02: Hejmpaĝo de Pasporta Servo translokiĝisLa paĝaro de Pasporta Servo translokiĝis! Ĝi nun loĝas ĉe la gepatroj en komforta hejmo www.tejo.org/ps. Ŝanĝu viajn ligojn! 2003-02-02: Eldono 2003 dissenditaLa presejo informis nin ke adreslibro 2003 forlasis la presejon, kaj survojas al la gastigantoj kaj la Libroservo de UEA. Informu interesatojn ke eblas aĉeti ĝin, kaj informu viajn kolego-gastigantojn ke oni ricevu ĝin ĝis la komenco de marto. 2003-01-12: Mapoj kaj listoj de eldono 2003 aldonitaj
2002-12-08: Pasporta Servo 2003 al presisto!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 8a de decembro, kaj kun 1286 gastigantoj en 80 landoj Pasporta Servo denove rekordas! Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2003. La adreslibro nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 2002-11-05: 1098 gastigantojPasporta Servo 2003 laŭ la nuna stato enhavos 1098 gastigantojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Restas ankoraŭ multaj traktendaj informoj sed malfeliĉe, multaj gastigantoj ne konfirmis. 2002-10-14: 387 konfirmoj mankasPasporta Servo 2003 laŭ la nuna stato enhavos 900 gastigantojn. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Malfeliĉe, 387 gastigantoj ĝis nun ne konfirmis. Mi daŭre esperas ke ili faros tion ĝis la limdato. 2002-07-23: Unuaj retpoŝtaj konfirmoj traktitaj (kaj donacoj ricevitaj)Jam ĉ. duono el la gastigantoj kun retadreso konfirmis por eldono 2003. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Sed se la resto farus same, Pasporta Servo povus ŝpari pli ol cent euroj da afrankoj... Feliĉe, multaj gastigantoj uzas la eblecojn de la konfirma formularo por donaci al Pasporta Servo, aŭ por rezigni pri sia senpaga ekzemplero. Al ĉiuj tre tre koran dankon, espereble multaj sekvos la ekzemplon! 2002-06-30: Retpoŝtaj respondiloj dissenditajMi dissendis personan retpoŝtan respondilon al ĉ. 800 gastigantoj kun retadreso. Per tio ni esperas ŝpari plurcentojn da guldenoj je poŝtmarkoj, kio estas grava en la malfacila financa situacio de Pasporta Servo. 2002-02-17: Tri paĝoj mankas en eldono 2002Montriĝas ke tri paĝoj ne estis presitaj en eldono 2002:
Ni pardonpetas pro la eraro. La teksto de la tri paĝoj aperas ĉi tie. Se vi uzas 'Adobe Acrobat Reader', vi povas ĉi tie preni ZIP-dosieron kun la tri paĝoj en PDF-formato (Portable Document Format). Vi povas preni la senpagan programon 'Adobe Acrobat Reader' ĉe http://www.adobe.com/products/acrobat/readstep.html. Se vi uzas PostScript-tajpilon,vi povas ĉi tie preni ZIP-dosieron kun la tri paĝoj en PostScript-formato. 2002-02-05: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2002Mi jam sukcesis trakti la novajn (malfruajn) aliĝojn kaj ŝanĝojn! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2002-01-29: Mapoj kaj listoj de eldono 2002 aldonitaj
2002-01-28: Retadresoj ne plu rekte uzeblasATENTU: ekde nun preskaŭ ĉiuj retadresoj en tiu ĉi retejo havas formon kiu malfaciligas grandskalan misuzon (spamado). Mi bedaŭras ke tio ankaŭ malfaciligas vian privatan uzon. En normalaj paĝoj, mi aldonis kvar ciferojn kiujn vi devas forigi por ke la retadreso funkciu. Tiuj kiuj posedas la paperan adreslibron povas peti paĝojn kun pli da informoj, ofte ankaŭ kun retadresoj kaj hejmpaĝoj. Tie mi enmetis arbitrajn literojn. Pli da informoj vi trovos ĉi tie. 2001-12-09: Pasporta Servo 2002 al presisto!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 9a de decembro, kaj kun 1231 gastigantoj en 83 landoj Pasporta Servo denove rekordas! Ĉirkaŭ 10% de la gastigantoj el eldono 2001 ne konfirmis, kaj la nova eldono enhavas 241 novajn gastigantojn, 504 gastigantoj kun ŝanĝitaj informoj, kaj 486 gastigantoj kiuj (preskaŭ) senŝanĝe reaperas. Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2002. La adreslibro nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 2001-11-25: nova rekordo por Pasporta ServoEstas granda ĝojo konstati ke Pasporta Servo ne nur (denove) atingis 1000 gastigantojn, sed ke ĝi eĉ denove estos pli ampleksa ol pasintjare. Jam nun certas ke eldono 2002 enhavos pli ol 1220 gastigantoj, el 82 landoj! Multan dankon al vi ĉiuj. Finredakto okazos ene de kelkaj tagoj. 2001-10-20: Paperpoŝtaj konfirmoj kaj aliĝiloj traktitajHodiaŭ ni traktis ĉiujn paperpoŝtajn konfirmojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis nun. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Kvankam la nombro da gastigantoj nun atingis 1000, ni ankoraŭ atendas la konfirmon de ĉ. 250 gastigantojn! 2001-09-03: Multaj retpoŝtaj konfirmoj traktitajJam ĉ. 690 gastigantoj kun retadreso konfirmis por eldono 2002. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Stako da paperaj respondiloj kaj aliĝiloj restas ankoraŭ traktenda, sed ni atendas la konfirmon de ĉ. 350 gastigantojn! 2001-08-11: Anglalingva teksto pri Pasporta Servo aldonitaJohan KOHLER el Sudafriko tradukis la klarigan paĝon pri Pasporta Servo al la angla, kaj permesis uzi tiun tekston en nia hejmpaĝo. 2001-07-15: Unuaj retpoŝtaj konfirmoj traktitajJam ĉ. duono el la gastigantoj kun retadreso konfirmis por eldono 2002. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Sed se la resto farus same, Pasporta Servo povus ŝpari pli ol cent euroj da afrankoj... 2001-07-03: Retpoŝtaj respondiloj dissenditajMi dissendis personan retpoŝtan respondilon al ĉ. 630 gastigantoj kun retadreso. Per tio ni esperas ŝpari plurcentojn da guldenoj je poŝtmarkoj, kio estas grava en la malfacila financa situacio de Pasporta Servo. 2001-04-01: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2001Finfine mi sukcesis trakti la novajn aliĝojn kaj ŝanĝojn! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2001-01-21: Mapoj kaj listoj de eldono 2001 aldonitaj
2001-01-13: TTT-aliĝilo denove funkciasMi hazarde malkovris ke la TTT-aliĝilo ne plu funkciis per la servo FormLog. Mi ne scias kiom longe tiu situacio ekzistis. Mi trovis novan servon Response-O-Matic, kaj ŝanĝis la formularon por uzi ĝin. Bonvolu raporti se la aliĝilo ne funkcias. 2000-12-11: Pasporta Servo 2001 al presisto!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 9a de decembro, kaj kun 1161 gastigantoj en 80 landoj Pasporta Servo atingis sian celon! Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2001. La adreslibro nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 2000-11-25: Nova landa organizanto en ItalioPost kelkaj jaroj sen Landa Organizanto, Italio sendube prosperos kun la helpo de Giorgio BRONZETTI. Vidu la paĝon kun Landaj Organizantoj. 2000-11-05: Pasporta Servo atingis sian celon!Kvin tagojn post la oficiala limdato, Pasporta Servo jam atingis sian celon de almenaŭ 1000 gastigantoj en eldono 2001. Kaj ne nur tio, jam nun ni denove havos pli da gastigantoj ol pasintjare: 1090 el 79 landoj! Dum la venontaj semajnoj ni finredaktos la libron kaj preparos la mapojn. Dume eblas ankoraŭ aliĝi kaj konfirmi (mankas 143 pasintjaruloj!), sed lokon de via urbo sur la mapo ni ne plu garantias. 2000-10-17: Novaj landaj organizantoj en Germanio kaj KanadoEn Germanio, PasportServa entuziasmulo Bernhard MAURER transprenos la taskon de la Berlina Oficejo de GEJ, kiu dum longa tempo helpis al ni. Kanado, post pluraj jaroj sen Landa Organizanto, bonvenigas Normand FLEURY kiel Landa Organizanto. Vidu la paĝon kun Landaj Organizantoj. 2000-10-05: Pasporta Servo estas tri-kvaronvoje al la celoEntute ni jam traktis 756 konfirmojn, kaj alvenadas pliaj. Restas do ankoraŭ kvarono por atingi nian celon de almenaŭ 1000 gastigantoj, sed samtempe restas nur unu monato ĝis la limdato! Rapidu konfirmi! Nepre informiĝu ĉu viaj amikoj jam ricevis kaj resendis la respondilon! 2000-09-06: Diskutgrupo PasportaServo ĉe eGroups
2000-09-03: Paperpoŝtaj konfirmoj alvenadasKomence de aŭgusto ni dissendis paperpoŝtan respondilon al gastigantoj. Entute ni jam traktis 620 konfirmojn, kaj alvenadas pliaj. Restas ankoraŭ du monatoj por atingi 1000 gastigantojn, tio estas 5 konfirmoj tage. Vi mem certe jam konfirmis (ĉu ne?), sed nepre informiĝu ĉu viaj amikoj jam ricevis kaj resendis la respondilon! 2000-08-31: Pli facila adresoAfablaj amikoj instalis por ni pluŝaltopaĝojn por Pasporta Servo. Ekde nun uzeblas du facile memoreblaj adresoj por la hejmpaĝo de Pasporta Servo: www.esperanto.nu/ps kaj www.esperanto.net/ps. 2000-08-28: Vera aliĝiloNi finfine sukcesis anstataŭi la teksto-aliĝilon per vera formularo. Ni uzas la senpagan servon www.formlog.com. Bonvolu informi nin se vi spertas problemojn, por ke eblas ŝalti al alia servo se necese. La tekstoversio restas, kaj ni aldonis ankaŭ PDF- kaj PostScript-versiojn por eltajpo. 2000-07-29: Respondiloj senditaj al ĉiuj kiuj ne jam rete konfirmisFeliĉe, multaj el la gastigantoj respondis al la retpoŝtaj respondiloj, kio entute ŝparis al Pasporta Servo pli ol NLG 400,- da afrankoj. Ni bezonis sendi nur 690 respondilojn per paperpoŝto. Se vi aperas en adreslibro 2000, kaj ne jam ricevis retpoŝtan respondilon, vi baldaŭ ricevu limakpoŝtan respondilon per kiu vi povas konfirmi vian aperon por eldono 2001. Se vi ne ricevas ĝin ĝis septembro, skribu nin! Se ĉiuj gastigantoj de eldono 2000 konfirmos, Pasporta Servo tenos sian rekordan nombron de pli ol 1000 gastigantoj. Bonvolu noti ke vi aŭtomate elfalos el Pasporta Servo se vi ne konfirmas! Limdato estas la unua de novembro 2000. Bonvolu informi viajn amikojn ke la respondilo de Pasporta Servo survojas, kaj oni nepre resendu ĝin por aperi en eldono 2001. 2000-06-25: Retaj konfirmoj alvenadasJam ni traktis 304 konfirmojn, kaj alvenadas pliaj. Komence de aŭgusto ni dissendos paperpoŝtan respondilon al la aliaj gastigantoj. 2000-06-11: Retaj respondiloj senditajEn 1999 ni eksperimentis unuafoje pri konfirmo per retpoŝto. Nun mi dissendis retpoŝtan respondilon al ĉ. 450 gastigantoj kun retadreso. Per tio ni esperas ŝpari NLG 400 da poŝtmarkoj, kio estas grava en la malfacila financa situacio de Pasporta Servo. Krome, mi denove trovis tempon por trakti novajn aliĝojn kaj ŝanĝojn! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2000-04-09: Informoj pri aĉetado de Pasporta ServoMi aldonis informojn pri akireblecoj kaj prezoj de adreslibro 2000. 2000-04-08: Aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2000Finfine mi sukcesis trakti novajn aliĝojn kaj ŝanĝojn! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. 2000-01-30: Mapoj kaj listoj de eldono 2000 aldonitaj
2000-01-29: Novaj informoj aldonitajNi traktis ĉiujn respondojn al la enketo kiun ni sendis al la gastigantoj de adreslibro 1999. Ĉi tie vi povas legi la rezultojn. Krome, ni aldonis la aventurojn de usonano Amanda HIGLEY, kiu uzis Pasportan Servon dum pluraj monatoj en Eŭropo. 2000-01-27: Alvoko de Landa Organizanto en LatvioNi ricevis kortuŝan leteron de Guntars BRALIS, nia Landa Organizanto en Latvio. Ni citu:
991213: Pasporta Servo 2000 atingis sian celon!Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 12a de decembro, kaj kun 1075 gastigantoj en 76 landoj Pasporta Servo atingis sian celon! Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi aperos en adreslibro 2000. La adreslibro nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn komence de februaro. 990904: Invito al Dakar, SenegalioNi ricevis informon de Jean-Christophe Badiate. Li invitas kvin membrojn de Pasporta Servo ĉeesti la ordinacion de sia grando frato, kiu fariĝos katolika pastro je la 2a de januaro 2000. Kontaktu lin antaŭ la 10a de decembro 1999: Parcelles-Assainies, B.P. 26464, Dakar, Senegalio, tel (221) 8351020 / (835) 4483 (nur vespere), rete nikosambou2005@iname.com. 990815: Alia fonkoloroPluraj personoj plendis pri tio ke la nigra teksto ne estis bone legebla sur la malhelverda fono. Ni heligis la fonon kaj ŝanĝis la kolorojn de la titoloj. 990718: Respondiloj senditaj al ĉiuj gastigantoj de adreslibro 1999Je 990620 ni eksperimentis unuafoje pri konfirmo per retpoŝto. Ni dissendis retpoŝtan respondilon al ĉiuj retadresoj kiujn ni havis. La rezulto estis pli ol 160 konfirmoj en du semajnoj. Tio ŝparis ne nur tempon kaj poŝtmarkon al tiuj gastigantoj, sed ankaŭ al Pasporta Servo pli ol NLG 100,- da afrankoj kiam ni je 990706 dissendis paperajn respondilojn per limakpoŝto al la 841 ceteraj gastigantoj. Do, se vi aperas en adreslibro 1999, kaj ne jam ricevis retpoŝtan respondilon, vi baldaŭ ricevu paperpoŝtan respondilon per kiu vi povas konfirmi vian aperon por eldono 2000. Se vi ne ricevas ĝin ĝis septembro, skribu nin! Se ĉiuj gastigantoj de eldono 1999 konfirmos, Pasporta Servo havos rekordan nombron de pli ol 1000 gastigantoj. Bonvolu noti ke vi aŭtomate elfalos el Pasporta Servo se vi ne konfirmas! Limdato estas la unua de novembro 1999. Bonvolu informi viajn amikojn ke la respondilo de Pasporta Servo survojas, kaj oni nepre resendu ĝin por aperi en eldono 2000. 990516: Aldonaj informoj por posedantoj de la adreslibroAlvenadas aliĝiloj por adreslibro 2000, kiujn ni provas rapide trakti. Tiuj kiuj posedas la adreslibron 1999 povas peti aktualajn aldonojn kaj adresŝanĝojn. Inter ili jam troviĝas 44 novaj gastigantoj! 990515: Informoj en la finna lingvoKaj denove aldoniĝis lingvo! Jukka Vaijärvi <jukka.vaijarvi2005@dinosoft.fi> tradukis nian informpaĝon al la finna. 990420: Kampanjo por 1000 gastigantoj en eldono 2000Pasporta Servo strebas al 1000 gastigantoj en eldono 2000. Ni ĵus sendis leteron al ĉiuj Landaj Organizantoj. Baldaŭ ni ankaŭ kontaktos la Landajn Sekciojn de TEJO kun la peto helpi al ni varbi gastigantojn per siaj gazetoj kaj dum siaj renkontiĝoj. Post kelka tempo ni esperas ankaŭ alskribi la Landajn Asociojn de UEA. Sed ankaŭ vi povas helpi! Varbu inter viaj konatoj novan gastiganton por rekorda dumiljara Pasporta Servo! 990321: Nova strukturo de la paĝaroNi esperas ke la nova strukturo de la paĝoj faciligas la uzadon, kun distingo inter informoj por ne-Esperantoparolantoj, por Esperantoparolantoj kaj por uzantoj kaj gastigantoj. Ĝi ankaŭ ebligu pli facilan aktualigon. Krome, la Esperanto-Adresaro ekhavis pli videblan lokon. 990314: Enketiloj revenasNi dankas vin pro la ricevitaj plenigitaj enketiloj! Sed se vi ne jam plenigis kaj resendis ĝin, nepre faru, ĉar ĝis nun ni rericevis nur 35 enketilojn, tio estas 3,7%. Kaj ni bezonas minimume 15% por havi iom realan bildon, kaj fari konkludojn el la informoj. 990117: Mapoj kaj listoj de eldono 1999 aldonitaj
981228: Informoj en la norvega lingvoKaj denove aldoniĝis lingvo! Kjell Heggvold Ullestad <kjellhu2005@gudmund.vgs.no> tradukis nian informpaĝon al la norvega. 981210: 945 gastigantoj (re)aliĝis al eldono 1999Ni traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 10a de decembro, kaj ni povas diri ke Pasporta Servo 1999 enhavos plej multajn gastigantojn kaj landojn iam ajn! Bedaŭrinde ni ne atingis la magian nombron de 1000 gastigantoj. La adreslibro nun estas ĉe la presisto. Laŭplane ĝi aperos fine de januaro. Fine de februaro ĝi atingu la poŝtkestojn de la gastigantoj. Intertempe ni aktualigos la mapojn kaj adresinformojn en la hejmpaĝo. Paciencon! Ĉu vi ne aperas en eldono 1999?Bedaŭrinde. Sed nepre aliĝu al la venonta eldono! Limdato por eldono 2000 estas la unua de novembro 1999. Post la somero ni sendos al ĉiuj gastigantoj konfirmilon por realiĝi. 981116: Aktuala listo da Landaj OrganizantojNi aktualigis la liston da Landaj Organizantoj laŭ la plejlastaj ricevitaj informoj. Daŭre ni sentas la mankon de Landa Organizanto en Japanio. 980912: Informoj en la islanda lingvoKaj denove aldoniĝis lingvo! Steinþór Sigurðsson <sts2005@raunvis.hi.is> tradukis nian informpaĝon al la islanda. 980824: Preparoj por jubilea eldono 1999 progresasDum vi feriis, Pasporta Servo 1999 jam estas en preparo:
980823: Informoj en la portugala lingvoLuiz Fernando Vencio <lvencio2005@radiologist.net> afable tradukis nian informpaĝon al la portugala. Se vi pretas traduki la paĝon al via propra lingvo, bonvolu unue informiĝi ĉe ni. Nur por membroj: aldonoj kaj ŝanĝojDaŭre alvenas aliĝiloj kaj adresŝanĝoj. Se vi posedas eldonon 1998, vi povas peti aktualajn aldonojn kaj adresŝanĝojn al la listo. Pli bonaj mapoj kaj listigoj
Fariĝu Landa Organizanto!La informoj pri la Landa Organizanto por Nederlando en eldono 1998 malfeliĉe jam ne plu validas. Kiu pretas fariĝi Landa Organizanto en Nederlando? Skribu al ni por pli da informoj. |
GebruikersloginNavigatieNieuwe forum onderwerpen
Recente blog inzendingen
Monda Kalendaro
|