LanguagesZoekenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kiel usonanino travivas inter tiuj fremdaj Eŭropaj Esperantistoj(aŭ 'Kiel usonanino travivas inter tiuj fremdaj Eŭropaj Esperantistoj')verkita komence de decembro, 1999Enhavo:
Enkonduk(eg)oSaluton al ĉiuj! Mi estas Amanda HIGLEY, 24-jara vagemulino de Sacramento, Kalifornio. Ekde la 27a de aprilo 1999, mi vojaĝas en Eŭropa Esperantio, jam pli ol 7 monatoj... kaj mi ne scias kiam mi revenos hejmen. Eŭropo estas tiom riĉega je Esperanto-renkontiĝoj kaj aktivaj Esperantistoj, kaj vojaĝado per Pasporta Servo estas tiom malmultekosta kaj amikema, ke mi povus facile resti tutan jaron aŭ pli. Mi nun skribas per la komputilo de gastiganto en suda Germanio, unu de multaj Esperantistoj kiuj malfermis al mi siajn hejmojn, fridujojn, gastmatracojn aŭ litojn, kaj eĉ siajn interretalirojn per kiuj miaj parencoj kaj geamikoj povas ĉiam kontakti min virtuale. Verdire, mi ne ĉiam dormas ĉe PasportServanoj, sed ankaŭ ofte ĉe Esperantistoj kiujn mi survoje renkontis kaj kiuj invitis min viziti. Nur trifoje mi dormis ĉe ne-Esperantistoj dum la tuta vojaĝo, kaj vere estis akra diferenco - tiom akra ke mi certas ke se mi uzintus Servas aŭ alian enhejman vizit-organizon, kaj parolus angle kun miaj gastigantoj, mi laciĝintus pri vojaĝado jam delonge. Malfacilas klarigi al ne-Esperantistoj nian naturan interakordiĝon kaj senton de familieco, sed certe vi komprenas. Ne ĉiam, sed plej ofte, kiam mi renkontas novan gastiganton, la konversacio fluadas ekde la unua momento, kaj mi neniam sentas min fremdulo aŭ peza respondeco ilia. Tial mi povis vojaĝi tiom ĉi longe en Esperantio... ĉar tia ĉi vojaĝo estas ĉiam ŝangiĝanta, ĉiam interesa, ĉiam geamik-ĉirkaŭita aventuro. Kial mi havas tiom ĉi da libertempo? Unue, mi simple ĉesis labori kiam mi havis 2000 dolarojn (dolaro=eŭro, pli-malpli) konservitajn, aĉetis flugbileton al Parizo, kaj ekvojaĝis, sen finlimo. Due, kiam tiu monsumo finfine elĉerpiĝis post pli ol tri monatoj, mi komencis pruntopreni gepatran monon, kiun mi repagos kiam mi revenos hejmen kaj serioziĝos (la repago estas certa, sed la serioziĝo estas iom pli diskutinda). Trie, dum la lastaj du jaroj ekde mia universitata diplomiĝo, mi revis pri aventuro kaj plurfoje intencis ekvojaĝi en Eŭropo per Pasporta Servo kun diversaj amikinoj, sed ĉiam la planoj iel fiaskis, ĉefe pro manko de kuraĝo. Finfine, frustrigita, mi decidis iri sola, kaj antaŭ mi vere sentis min preta, mi aĉetis flugbileton por eko post du monatoj... kaj ĝi ne estis ŝangebla bileto. Kial mi volis vojaĝi per Pasporta Servo? Ho, multegaj kialoj. Plibonigi mian Esperanton, vidi kiel Esperanto vivas en ĝia plej aktiva kontinento, profundiĝi en la vizitatajn kulturojn per la interna vidpunkto de miaj gastigantoj, fari ion sendependan por aserti mian memfidon post disiĝo kun mia eksfianĉo... sed ĉefe, malmultekoste aventuri. Kaj ĉiu celo realiĝis. Nun vi aŭdos la grandan vojaĝrakonton, por homoj kiuj revas pri tia vojaĝo, aŭ konsideras iĝi gastiganto, aŭ simple miras kiel la tuta afero funkcias. Trafoliumu. Mia vojaĝfilozofio: spontanteco kaj fleksebleco
Ankaŭ de tempo al tempo mi ricevas rifuzojn pro maloportuna tempo, sed tio enordas. Sufiĉe ofte miaj planoj devas subite sanĝiĝi, aŭ ion kion mi esperis fari simple ne eblas pro la spontaneco. Oni simple devas havi liberan sintenon, kaj kiam oni havas 'problemojn', oni rigardu ilin kiel aventuroj destinitaj pro iu bona kialo. Tiu kredo savis min multfoje kiam aliaj estintus kolera, frustrigita aŭ malrevigita. Ekzemplo de necesa 'ne gravas'-sintenoEn Hungario, mi aranĝis telefoni posttagmeze al mia venonta gastigantino por anonci kiam mia trajno alvenos tiun vesperon. Sed pro kurego al la trajnstacio por trafi la trajnon, mi ne sukcesis telefoni ŝin ĝustatempe, kaj mi povis nur esperi ke ŝi ankoraŭ estus hejme kiam mi alvenos... kaj ŝi ne estis. Estis oktobro, kaj la taglumo kaj varmo jam malaperis kiam mi alvenis kaj telefonis de la stacidomo, sen sukceso. Mi havis ŝian adreson, sed neniu mapo. Ekster la stacio estis bushaltejoj, sed sen horaraj afiŝoj, kaj tuj evidentiĝis ke neniu buso plu venis tien. Dum mi provis decidi kion fari, la sola atendanta taksio pleniĝis kaj forŝoforis. Mi iris al la eta stacia manĝejo kaj aĉetis sandviĉojn tuj antaŭ ĝi fermiĝis, provante elpensi iun brilan solvon. Mi eĉ bonŝance trovis akcidente malŝlositan necesejon en malluma ekstera koridoro, sed neniu lumŝaltilo troveblis, do mi pisis en la mallumo. Denove en la stacidoma atendĉambro, kelkaj murmurantaj senhejmuloj kun siaj hundoj kuŝis sur la benkoj, kaj mi atendis, telefonante ĉiun kvaronhoron. Nu, aliaj eble panikus en tiu ĉi senhoma stacio, sed mi jam vidis miraklajn solvojn al aliaj malpli gravaj problemoj dum mia vojaĝo, kaj mi simple akceptis ke se mi devus dormi ekstere en mia varma dormosako sur mia aermatraco, tio estus interesa travivaĵo. Tamen mi klopodis ne devi fari tion. Finfine mi demandis ĉe la biletfenestro se ili hazarde havus mapon, pensante ke ili certe ne havus... sed ili havis! Mi rapide trovis la ĝustan straton, desegnis la stratojn mi devus sekvi por atingi ĝin, kaj ek!... komencis promeni. Post duonhoro kaj kelkaj paŭzoj pro mia pli kaj pli peza dorsosako, mi atingis ŝian loĝejon kaj serĉis ŝian nomon inter la sonoriloj... sed kelkaj estis tute nelegeblaj, inkluzive tiu kiu devus esti ŝia. La bonŝanco vere ne estis mia tiun tagon, sed kion fari? Mi nur povis atendi kaj esperi ke iu elvenos. Post kelkaj minutoj en la malvarmo, iu alia loĝanto ja elvenis, kaj mi dankeme eniris la varman konstruaĵon kaj grimpis la ŝtuparon, serĉante ŝian nomon ĉe ĉiu pordo. Mi trovis ŝian familian nomon kaj iun alian personan nomon, kaj espereble ne estis hazarde iu alia kun la sama familia nomo.
Du horojn poste, mi vekiĝis vidante du ŝokitajn junajn virinojn haltintaj ĉe la plej supra ŝtupo sub mi, unu kun konata vizaĝo - mia gastigantino, ĵus reveninta kun sia kunloĝantino de sia hungara dancgrupa ekzercado. Kun malfermitegaj okuloj, ili invitis min en la apartamenton kaj manĝigis min dum mi rakontis pri mia aventuro. Do, finfine mi ja havis liton, kaj nia vizito estis bonega... kaj mi eĉ ne bezonintus timi aŭ koleri, ĉar, kiel mi sciis, ĉio eventuale enordiĝis. Oni simple havu flekseblan sintenon, kaj ĉio glatas, eĉ kiam ĝi ne glatas! Itinero, aŭ kien, do, mi iris?Mi komencis en Paris, pro du kialoj: unue, tiu alvenloko estis plej malmultekosta por flugo de San Francisco, kaj due, ĉar mi studis la francan kaj povus uzi ĝin surstrate. Nun mi vidas ke tio estis tre saĝa decido, ĉar mi ne estintus preta por la tuta nekomunikebleco de Hungario, ekzemple, kiun mi ja vizitis pli malfrue, kiel sperta vojaĝinto. Fakte, mi devas konfesi ion: mi ne planis resti en Eŭropo tiom ĉi longe. Mia malmultekosta flugbileto havis kondiĉon: venu hejmen post 30 tagoj. Tio estis mallonga, sed pli bona ol nenio, mi pensis, certa ke la cetero de mia mono (proksimume 1300 dolarojn post la flug- kaj trajnbiletoj) ĉiukaze daŭrus nur monaton (ha! kia malkona penso!). Do, mi akceptis tion, kaj planis rondiron tra Francio. Tion mi faris, vizitante dum la monato Paris, vilaĝon en Alsaco, ruĝtegmentan Lyon, malnovegan alpopintan urbon Brianĉon, marbordan Montpellier, sudfrancan Toulouse, kastelĉirkaŭitan Tours, kaj plaĝflankan Caen. Kaj kelkaj tagoj antaŭ la monatfino, iu komentis: "bedaŭrinde ke vi ne povus resti kelkajn monatojn plu ĝis la IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Hungario!", metante ideosemon en mian kapon. La francoj, kontraŭ mia atendo, preskaŭ ĉiam manĝigis min senpage, eĉ invitis min al restoraciaj manĝoj, kaj mi pensis esperplene: "mi verŝajne ŝparis multe da mono tiel... eble mi havas kelkcentajn dolarojn ankoraŭ!". Do mi telefonis al mia banko por scii kiom da mono mi havis. La monmaŝinoj en Eŭropo ne anoncas kiom da mono restas en via konto, kiel mi kutimis en Usono kaj atendis ĉi tie, do mi ne havis metodon kontroli, krom multekosta telefonvoko! Kaj imagu mian miregon kiam la virino trankvile anoncis: "Via kontosumo estas mil dolaroj". "Aaaaah!" mi kriis ĝoje, saltadante en la telefonbudo, "Dankon, dankon, bonan tagon, ĝis!". Kaj tiel komenciĝis mia spontana, senfinlima travagado de Eŭropo. Mi simple ne uzis la revenbileton kaj devos aĉeti alian (ĉiukaze, dudirektaj flugbiletoj kutime malpli kostas ol unudirektaj, do utilas eĉ aĉeti dudirektan sen bezoni la duan direkton; jen aviadil-industria logiko!?). Dum preskaŭ du pliaj monatoj mi restis en Francio, trankvile plaĝumante en Caen dum 2 semajnoj, vizitante kastelojn de la rivero Loire kaj la verdajn montetojn de Svisa Normandio, profunde konatiĝante la belegajn marbordojn kaj novmodajn dancojn de Bretonio, kaj finfine revizitante miajn geamikojn en Lyon survoje al Svisio. Mi trapasis du semajnojn en multegkosta Svisio, hastante oriente Hungaridirekten. Ĝenevon mi ŝategis kaj konsideris translokiĝi al tiu paradizo kaj trovi postenon ĉe la UN (tio estis antaŭ mi vizitis la UN-ejon kaj ekkonsciis kiom malegalas ĝia strukturo, kaj seniluziĝis). Poste mi iris al studenta urbeto Lausanne, la Kultura Centro Esperantista ĉe La-Chaux-de-Fonds, kaj kelkaj urbetoj en la Svisaj montetoj. Finfine mi trapasis la lastan semajnon antaŭ la IJK en München, suda Germanio, ĉe tute kara familio kiu hejme parolas Esperanton, kunvivante ilian trankvilan ĉiutagan familian vivon, kie mian koron kaptis la unujara denaska filino. Kaj poste venis la bonega IJK... sed tion mi pritraktos poste (vidu sekcion Renkontiĝoj). Post la IJK, kiel vi eble jam imagis, mi ne pretis iri hejmen... kaj volegis resti eĉ pli longe ol antaŭe, pli ol 4 pluajn monatojn, ĝis la fama I.S. (Internacia Seminario) post Kristnasko, festo pri kiu mi aŭdis ekde kiam mi estis komencanto kaj lernis la IS-kanton. Do, mi denove telefonis al la banko... kaj mi havis kvar dolarojn en mia konto. Per tio mi eĉ ne povintus aĉeti flugbileton hejmen! Post mallonga telefonvoko al la gepatroj kaj forlaso de mia rezigno ne pruntopreni monon, mi rajtis resti sencela vagemulino.
Dum la sekvaj du kaj duono monatoj, mi esploris Hungarion. Pli ol monato mi entute pasis en la belega, grandega ĉefurbo Budapeŝto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo antaŭ mi faris rondiron al ĉiuj anguloj de la lando: Eger, Debrecen, Szolnok, vilaĝo apud Szeged, Pécs, Zalaegerszeg, Szombathely, Mosonmagyarovár, plus multaj flankekskursoj al apudaj vizitindaĵoj kiel la familia vinberejo, herboplena birdorezervejo, ĉarmaj urbetoj kiel Sopron, ktp. Meze de la Hungaria travagado mi faris amuzegan flankan vojaĝeton kun 4 hungaroj al la Mont-Kabana Renkontiĝo en meza Aŭstrio (vidu sekcion Renkontiĝoj), malgranda semajnfina montgrimpado pri kiu mi aŭdis de gastiganto. Kaj je la fino de oktobro, mi forlasis Hungarion kun 3 junaj hungaroj, kun kiuj mi babiladis kaj amuziĝis en la nokta trajno survoje al Strasburgo, kie ni partoprenis la mirigan TEJO-seminarion, kies organizantoj bonŝance akceptis min interrete (plena priskribo en Renkontiĝoj). Kaj ekde la komenco de Novembro, mi travagis Germanion, malrapide, vizitante Offenburg, miajn malproksimajn parencojn apud Stuttgart, denove München, Karlsruhe, Ludwigshafen kaj Mannheim, Bonn kaj Köln ĝis nun. Renkontiĝoj, aŭ kiam ne dormiIJK (Internacia Junulara Kongreso, en Veszprém, Hungario)Mi ŝategas renkontiĝojn (ĉefe ĉar mi ĝis nun havis la ĝuegeblan rolon de senzorga partoprenanto; verŝajne tiu ĉi pozitiva opinio tuj malaperos kiam mi iĝos organizanto). Mia unua internacia renkontiĝo tamen estis iom konfuzetiga. Ĉe la IJK, estis tiom da aferoj partopreni ke mia ĉefa problemo estis decidoj... fakte mi ne bone decidis kaj tre tristis ekscii poste ke mi maltrafis amason da interestemaj prelegoj dum mi partoprenis diversajn gviditajn eskursojn al ĉirkaŭaj fabrikoj, vilaĝoj, muzeoj ktp. (kvankam ankaŭ tiuj estis tre interesaj!). Mi estis aktiva abelo, zumante de tio al tio ĉi, babilante kun ĉiuj, ĉiam provante ekkoni novajn homojn dum ĉiu manĝo. Mi renkontis homojn de landoj pri kiuj mi sciis absolute nenion, kaj mi, interesite, havis dekojn da demandoj por ili (nia edukado pri aliaj landoj en Usono estas flankenŝovita pro la bezono ekkoni nian propran landegon, bedaŭrinde). Tiel mi havis multajn interesegajn konversaciojn kaj novajn gekonatulojn, kvankam tempo mankis por ekkoni iun ajn vere bone... jen la problemo pri grandegaj kongresoj, ĉu ne? Por mi, kiu venas de lando kun malpli ol 100 junaj Esperantistoj (ne menciante kiom malmulte da aktivuloj), la plej mirigaj kaj bonaj programeroj estis la tutgrupaj programeroj kiam oni festis kelkcentope! Ekzemple, sendube la plej memorebla momento de la kongreso estis la spontana Amplifiki-koncerto, dum kiu mi ŝokite miris je la bonega etoso kreita de tiu talentulo Kim, kiu absolute regis la kantantan, dancantan homamason. Ankaŭ dum la Nacia Vespero, post profesia hungara dancgrupo prezentis iliajn fascinigajn dancojn al ni, ili invitis nin lerni danci tiel, kaj homoj kuris de siaj seĝoj, kaj formis grandegan spiralon de centoj da manligitaj entuziazmuloj (kompreneble ankaŭ mi!). Kaj ne malpleje, nia tutgrupa ekskurso al Budapeŝto, kaj plej precize nia alveno en la Budapeŝtan trajnstacidomon, estis absolute ekscitiga por mi. Ni verŝigis de nia private rezervita trajno sur la kajon, plenigante la tutan kajon je homamasego da Esperantistoj, verdstelaj flagoj estrante nin malsupren laŭ du longaj ŝtuparoj, kiujn ni plenigis tute - kaj eĉ restis homoj ankoraŭ! Aliaj belaj memoroj estis jenaj:
... ktp. MKR (Mont-Kabana Renkontiĝo, en Aŭstrio aŭtune)Jen tuta kontrasto al mia unua ega renkontiĝo: nur 30 homoj partoprenis, ne nur gejunuloj sed diversaĝaj, kaj ni ne nur amuziĝis kune, ni havis celojn... kaj ili estis kelkmil metroj super niaj kapoj. Mi ne estas tre sportema homo, (fakte mi malŝategas grimpi eĉ montetojn) kaj ĉiam dum la grimpado estis konkursado inter mi kaj 6-jara knabino por la lasta loko. Tamen dum la dua tago, eĉ mi atingis montpinton, kaj la vido de la tuta Alparo estis tiom mirige belega ke mi tuj komprenis kial homoj faras tiajn ĉi frenezaĵojn, kaj eklumiĝis en mia kapo ideo fari similan renkontiĝon en la Kaliforniaj Sierra-montoj. Mi bonŝancis akcidente krei karavanon da hungaroj al la MKR. Kiam unu de miaj gastigantoj rakontis al mi ke li planis partopreni la MKR, mi decidis ankaŭ iri, kaj kiam mi menciis tion al du postaj gastigantoj, ambaŭ amikoj de mia antaŭa gastiganto, ili diris "ĉu vere, li partoprenos? Eble ankaŭ mi povus..." kaj spontane decidis ankaŭ partopreni. Kaj la lasta eĉ havis aŭton, kun lokoj por ni ĉiuj! Tiel mi eĉ ne devis aĉeti trajnbileton (tiuj ĉi hazardaj bonŝancoj oftege okazis al mi dum mia vojaĝo, plej verŝajne pro la preĝoj de miaj gepatroj!). Ni alvenis malfrue ĵaudonokte, kaj kiam ni enpromenis la vespermanĝejon, kie 4 aŭ 5 tabloj estis plene ĉirkaŭitaj de fremdaj vizaĝoj, mi ĝojis havi 'familieton' de miaj konataj hungaraj geamikoj. Venonttage, ni ĉiuj ekis kruele frue (io kiel la 8:30!), kaj dividiĝis en rapidan, ambician grupon kaj la malfrenezan grupon, kaj malgraŭ pluveto, ni (nu, almenaŭ mi) malvolontete komencis grimpi. Post kelkaj horoj, dum nia grupo trankvile trapromenis la ebenajn valetojn duonvoje al la pinto (kaj la alia grupo suferis malfacilaĵojn), la suno malkaŝiĝis kaj ridetis al ni, montrante kiom belaj estas la montoj sub sunlumo, kaj kial ni ĵus suferis por atingi ĉi-lokon. Post kelkaj pluaj horoj, ni atingis surmontan kabanan manĝejon, kie la tabloj plenplenis je aliaj ripozantaj montgrimpantoj kiuj afable disdividis siajn tablojn kun ni. Post 8 horoj, ni lacege kaj odoraĉante stumblis en nian kabanon, kie ni ĉiuj devis fari gravan decidon: ĉu unue fali en niajn litojn kaj ekdormeti, aŭ salti en la duŝejon kiun ni sopiregis jam dum horoj? Mi elektis duŝi, kaj poste ludis gitaron kaj interŝanĝis grimprakontojn kun aliaj kiuj kuniĝis en la malfru-posttagmeza sunlumo sur la balkono kiu ligis ĉiujn niajn ĉambrojn. Post vespermanĝo ni ludis ludojn, interkonatiĝis, kaj masaĝis unu la alies dolorantajn piedojn kaj gambojn (mi instigis tion, torturate). Ni jam sentis tre komfortaj kune.
La postan tagon, ambaŭ grupoj iris samloken: al montpinto, sed je du rapidecoj: frenezrapide, kaj normale. Mi feliĉe estis akompanata ĉi-foje de du kuraĝiguloj kiuj amuzigis min dum la grimpado (unu estis la fama Jan de Ĉeĥio, kiun ĉiuj eŭropaj gejunuloj verŝajne konas per lia "Hej, hula, Hej, hula, Hula, hula, hej!", kvankam tiam mi ne sciis ke mia akompananto estis famulo). Tamen, mi estis unu de la lastaj atingi la pinton, kie ĉiuj jam atendis nin delonge kaj bravkriis nin de supre dum ni grimpis la lastajn paŝojn inter ŝtonegoj kun krutaj klifoj je ambaŭ flankoj. Grandega flago staris brave sur la pinto, ĉirkaŭ kiu kuŝis niaj homoj, ĝuante la momentan sunlumon. Post mirkrioj kaj gapaj spiregoj, ni ĉiuj kuniĝis por fierindaj grupfotoj sub la flago, post kiu la rapiduloj ekmalgrimpis dum ni ektagmanĝis niajn sandviĉcojn en la morda vento. Dum ni sidis tie, preterbloviĝis nuboj kiuj tute kaŝis apudajn montpintojn, sed post du minutoj denove sunlumo venis. Mi neniam antaŭe vidis tiom rapide ŝanĝiĝantan veteron. Tiun vesperon ni ludis nekredeble amuzajn seĝocirkloludojn kaj mi ridegadis ĝis mia ventro doloris. Estis jam la nokto antaŭ nia foriro, kaj ni ludis, babilis kaj muzikumis ĝis freneze malfrue. Venonttage, ĉiuj disiĝis en siajn aŭtogrupojn kaj forŝoforis diverstempe dum la mateno. Mia grupo foriris posttagmeze, kaj matene ni promenis al apuda akvofalo, kie unu frenezulo en nia grupeto fortiris siajn vestaĵojn kaj ensaltis la malvarmegan lageton sub la akvovalo! (Jes, li travivis kaj faras tion sufiĉe ofte; diras ke ĝi estas refreŝiga.) Kelkaj horoj poste, ankaŭ ni forŝoforis, dum belege sunlumita posttagmezo. TEJO-seminario (Strasburgo, fine de oktobro)Mi sentas min ege bonŝanca esti unu de la 35 partoprenintoj de tiu ĉi miriga serioztema renkontiĝo. Ĝi estis ne nur amuziĝo kaj amikiĝo (kvankam tio neeviteble okazis), sed ĝi estis la unua fojo kiam mi vidis Esperantistajn gejunulojn diskutantajn serioze ion kiu ne estas interna temo de Esperantio. Tio plenigis min je espero ke Esperanto ne estas nur amuziĝilo por ĉiuj gejunuloj. Ĉi tie nia celo estis interŝanĝi ideojn pri temo kiu rilatas al la estonteco de nia mondo ('Internaciismo kaj naciismo: ĉu konfliktaj aŭ kompletigaj ideoj?') Ĉar politika scienco estis delonge hobio mia, mi ĝojis diskuti kaj disputi, sed la plej bonega afero estis ke mi povis fari ĝin en mia amata, egala Esperanto. Kaj ĝi funkciis, sed ne nur funkciis... ĝi bonege funkciis! Niaj diskutoj estis vere tre profundaj foje, tuŝis la verajn fontojn de la kompleksaj problemoj kiujn ni diskutis. Mi estis tute impresita je la profesieco de la tuta seminario: nia ejo (la Junulara Centro de la Koncilio de Europo, kiu finance subtenis la tuton), la programeroj (laborgrupoj, prezentado de niaj nacioj, prelegoj, simulaj ludoj, formala debato, ktp.), kaj niaj du anglaj-Esperantaj simultanaj interpretistoj (kies interpretoj mirigis min, kiam mi provis samtempe aŭskulti kaj la originalan kaj la interpretitan version). La Seminario estis la plej utila, aktuala uzo de Esperanto kiun mi spertis ĝis nun, kaj plenigis miajn esperojn uzi Esperanton por plibonigi la mondon. Mi ne povas priskribi kiom mi estimis TEJOn por ilia iniciato. Por vidi kelkajn belajn fotojn de la Seminario, vidu la retpaĝon ĉe http://members.tripod.de/zsiko/str/str.htm. Bonegaj memoroj estis:
Laste, la kolorŝanĝiĝantaj arboj ĉe la rivero malantaŭ nia ejo estis belegaj, kiel ankaŭ la urbo Strasburgo mem, kiun kune esploris. Ni eĉ havis tempon iri promeni sub la steloj kaj havi profundajn konversaciojn. Kaj mi foriris memorante miajn bonegajn geamikojn kiujn mi trovis tie, kun kiuj ene de unu semajno mi rapide akordiĝis. Tiaj estas malgrandaj renkontiĝoj. La praktika sekcio: konsiloj por Pasporta Servo-vojaĝontojKiel vojaĝi malpezePreskaŭ ĉiu gastiganto miras vidante kiom malmulte mi kunportas. Mi havas malgrandan dorsosakon kiu pezas malpli ol 15 kilogramojn, kaj facilegigas, malstreĉigas, kaj feliĉigas mian vojaĝadon. Kun pli da pakaĵoj mi laciĝintus je vojaĝado jam delonge. Bona sako tre gravas, kaj mi zorgeme elektis unu kiu estis malgranda kaj havas multajn poŝojn kaj 2 zip-divideblajn sekciojn. Mi intence ne elektis kutiman montgrimpstilan dorsosakon kiu malfermus nur supre - tiel, oni devas forpreni ĉion se oni volas atingi ion en la subo. Kiam mi aĉetis ĝin, la vendisto forte dubis ke oni povus vojaĝi kun tiom malgranda dorsosako kaj konsilis pli grandan kun interna skeleto, sed feliĉe mi ne aŭskultis lin! La poŝojn kaj sekciojn mi uzas por apartigi ĉion laŭ funkcio: kasedoj kaj kompaktdiskoj (kolektitaj survoje) en unu, banaĵoj en alia, akvobotelo en unu flankpoŝo, sandaloj en la alia. Puraj vestaĵoj estas en 2-litra zipebla plasta sako en la supra parto, kaj la malpurajn vestaĵojn mi uzas por plenigi ĉiun malplenan spacon en la suba parto (ŝtrumpetoj kaj kalsonetoj bonege plenigas ŝuojn!) Tiel organizite, oni ne devas ĉiam lukti kontraŭ la dorsosakon kiam oni pakas: ĉio havas sian lokon kaj oni povas paki sen pensi. Unu plua utilaĵo estas la talisako kiu ankaŭ zipeblas al la dorsosako, en kiu mi portas kunportendaĵojn kiam mi turistumas en urboj, kiel mapon, mian Pasportan Servon por telefoni hejmen en urĝa kazo, mian fotilon, ktp. Listo de la plej gravaj kunportaĵoj:
La lasta ilo kiun mi preskaŭ ĉiam portas sur mia korpo estas kaŝita dokument- kaj montalipoŝo, en kiu mi portas mian pasporton, monon, miajn kreditkarton kaj monkarton, artikolo pri kiun kontakti por jura helpo se polico malliberigas min (kiel okazis al la TEJO-prezidanto dum la IJK en Rijeka en 1997!)... do, ĉio per kiu mi povus travivi se mi perdus ĉion alian. Miaj 6 senpezaj sanigilojKiam mi foje malsanas, mi helpas mian imunsistemon resanigi mian korpon jene:
Tiuj ĉi metodoj funkciis por ĉiuj situacioj ĝis nun, inkluzive malvarmumoj, vundita pied-tendeno, lakso kaj mallakso, menstru-krampfoj, cigaredbrulita mano, ktp. Lingvo-pliboniĝoPost tri monatoj da vojaĝado, mi renkontis usonanon ĉe la IJK kiu konis min delonge kaj bone konis mian lingvo-uzon antaŭ mi ekis mian vojaĝon. Mi estis tute ŝokita aŭdi lian komenton ke mia Esperanto sendube estis multe pli bona ol hejme! "Mi pensis ke ĝi tute ne ŝanĝiĝis!" mi respondis, pensinte ke mi ankoraŭ faras la samajn erarojn kaj uzas la samajn vortojn kiel antaŭ mia vojaĝo. Kaj kiam mi revenis por la dua fojo al miaj Munkenaj gastigantoj, ili ankaŭ rimarkis pliboniĝo ekde mia unua vizito, antaŭ pli ol 3 monatoj. Nun eĉ mi rimarkas la diferencon, almenaŭ kiam mi povas elpreni iun vorton de mia kapo kiun miaj gastigantoj tute ne konas. Plej helpis familioj kiuj parolas Esperanton hejme, kompreneble. Per ili mi lernis ĉiujn manĝaĵajn, kuirejajn, litajn, banĉambrajn vortojn. Ankaŭ mi havas etan trukon por devigi kaj min kaj miajn gastigantojn lerni novajn vortojn, kiu fakte estas akcidenta truko kiu tre bone funkcias: mi havas nur unudirektan vortaron, Esperanto-anglan. Tiel, se ni ambaŭ ne konas iun vorton, la gastiganto devas serĉi por la Esperanta vorto en sia vortaro, kaj mi devas rigardi la angla tradukon. Tiel ni ambaŭ lernas novan Esperanto-vorton! Sed mi ne celis tion kiam mi portis nur tiun vortaron: mi simple portis nur la absolutajn necesaĵojn, kaj du vortaroj estintus tro da pezo.
Lokaj manĝaĵojSendube, Bretonio havas la plejbongustajn krespojn kaj buteron (parte ĉar ĝi estas marsalita) en la mondo. Francio regas je 'croissants' (kiam fresaj, ili estas nekredeblaj), kiujn mi aĉetis ĉe dekoj da bakejoj trans la lando, eĉ ne mencii la 300-iom specoj da ofte bongustegaj fromaĝoj. Hungario havas tute bonegajn nuks- aŭ papavosem-plenitajn panetojn. Suda Germanio... do, la buterbretzlojn, freŝajn, mi ne povas rezisti. Ho, mi provis amason da lokaj manĝaĵoj... jen ekzemploj:
Mia vegetaraneco estis kelkfoje neebla pro ĝentileco (kaj malsamaj kulturaj normoj), do mi manĝis vegetare nur ĉe komprenemuloj. Tiu ĉi por mi simple estis la plej harmonia solvo... mia vojaĝfilozofio ankaŭ inkluzivas flekseblecon. Monŝanĝado / rabiĝoAnstataŭ ŝanĝi monon, mi uzis multe pli facilan, oportunan sistemon kiu verŝajne kostas iomete pli sed estas ege pli simpla. Antaŭ forlasi landon, mi simple foruzis la ceteron de mia mono (kiu kutime estis ĵus finiĝonta, bonŝance), kaj kiam mi trovis monmaŝinon ĉe mia alvena stacidomo en la nova lando, mi prenis monon en la novaj monbiletoj. Ĉiu monpreno de maŝino kostas kelkajn aldonajn dolarojn, do mi prenis monon malofte kaj en grandaj kvantoj, kaj simple konservis ĝin kaŝite en mia talipoŝo. Mi bone preparis kontraŭ rabiĝo. Mi kunŝlosis la zipojn sur mia dorsosako kontraŭ entrajnaj scivolemuloj, kaj antaŭ ekvojaĝi mi legis pri la kutimaj teknikoj uzataj de poŝoŝtelistoj en Eŭropo, kaj lernis kiel eviti trompojn kaj manipulitajn situaciojn. Almenaŭ, mi pensis ke mi lernis... ĝis mi estis poŝrabita. Okazis en Lyon, urbo fama por ĝiaj renesancaj trapasejoj, mallarĝaj interkonstruaĵaj vojoj perfektaj por rapidaj eskapoj post oni poŝoŝtelas. Kelkaj adoleskinoj en la urbocentro trompis min (mi ne diros kiel, ĉar mi hontas pri kiel facile ili trompis ĉi-stultulon) kaj ŝtelis 200-frankan bileton (proksimume 40 eŭrojn) de mia poŝo: sufiĉe por kolerigi min sed ne fiaskigi mian vojaĝon. Ili eskapis en trapasejon kiun ili certe antaŭelektis pro ĝia ŝlosebla pordo je la fino, tra kiu ili malaperis kun frapfermo, lasante min frustregita malantaŭ la ŝlosita pordo. Tiel mi lernis neniam porti tiom multe da mono en mia poŝo, kaj eviti grupetojn da adoleskoj! Nun mi ĉiam metas malmulte da mono en fermeblan poŝon sub mia jako, kaj neniam denove suferis rabon, feliĉe. La sento ne estas agrabla, speciale kiam oni mem kulpas pro malatento. Trajnado (kaj fumado)Mi verŝajne povintus konservi amason da mono se mi sciintus kiom longe mi restintus en ĉiu lando, ĉar mi aĉetis individuajn trajnbiletojn pro spontaneco. Tio estas, krom la unua monato en Francio, kiam mi havis flekseblan 'Eurrail'-bileton por ekster-Eŭropanoj, kiu validis nur 30 tagojn kaj aĉeteblis nur ekster Eŭropo. Sed por mi tio estis la sola maniero vojaĝi, ĉar kiel vi scias, mi ne planas, kaj la estonteco ne estis videbla! Ĉu mi menciis ke mi amas la Eŭropan trajnsistemon? Mi malamas busojn, kiuj estas preskaŭ la sola ebleco por vojaĝado tra Usono, kaj ni povus multon lerni de la Eŭropa trajnreto. Sed mi devas konfesi ke malplaĉegas al mi ke oni ankoraŭ permesas homojn fumi en trajnoj ĉi tie; kiom antikva kaj aĉa! En Usono, la lando de Marlboro, fumado ne plu estas permesita (almenaŭ en Kalifornio) en fermitaj ejoj kiel restoracioj, diskotekoj kaj trajnoj. Ironie, ĉu ne? Kvankam la rapidaj francaj, svisaj kaj germanaj trajnoj estas ege luksaj kaj puraj, en Hungario mi ekkonis tute alian trajnaron. La malmultekostaj trajnoj estis malrapidegaj, senklimatizaj, dekoraciitaj libere per surmuraj skribaĉaĵoj, kaj foje tiom plenplenaj je homoj ke ni preskaŭ staris unu sur la alia en la valizoŝtopitaj koridoroj. Klare mi ne plu estis en privilegia riĉa okcidenta Eŭropo. Tamen, mi rapide alkutimiĝis, kaj simple akceptis la neŝanĝeblan situacion kiel la lokanoj, kiel kutime... mi estas adaptemulino. Konkludoj kaj dediĉojDo, jen mia grandega aventuro. Dum ĝi mi serĉadas mian vivovojon, kiu certe estos ia helpado kontraŭ la maljustaĵoj en la mondo: milito, malsato, ekologia detruado, lingva ŝovanismo kaj tiaj plej gravaj problemoj. Dank' al multaj Esperantistoj kun kiuj mi diskutis tiujn temojn, mi nun havas amason da ideoj por realigi tiajn revojn. Kaj se mi revenos hejmen kaj perdos esperon kaj revemon, mi havas dekojn (eĉ centojn!) da bonkoroj Esperantistoj kiuj estas nur retmesaĝo for, kiuj povas kuraĝigi min. Mi tre konscias ke mi estas tre privilegiita kaj bonŝanca havi la eblecon vojaĝi tiel ĉi. Estas multaj dankendaj ebligoj:
Sed la plej mirinda ebligo estas Esperanto mem, kaj ĉiuj apogantoj en la historio kaj nuntempo, kiuj planas renkontiĝojn, estras fakorganizojn, instruas la lingvon ktp. Mi ne intencas esti kiĉa aŭ sentimentalaĉa, sed mi ne povas eviti la konfeson ke Esperanto ŝanĝis mian vivon senretroireble. Mi revenos al Usono dediĉite al vivo plena de Esperanto-aktivado. Vidu miajn ideojn!
... sed ne ĉiuj samtempe, simple iam antaŭ morti mi esperas esti farinta tiujn. Almenaŭ la unua estas realigebla! Kaj la alispecaj dediĉoj...
Karaj legantoj, dankon ke vi vojaĝetis kun mi. Mi deziras al vi multajn ridojn kaj multe da sano kaj feliĉo. Ĝis iam en Esperantio! |
GebruikersloginNavigatieNieuwe forum onderwerpen
Recente blog inzendingen
Monda Kalendaro
|