ZoekenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Respondoj al oftaj demandoj pri Pasporta Servo
Kiel mi povas aliĝi al Pasporta Servo?Bonvolu plenigi jenan formularon. Kiel mi povas aĉeti Pasportan Servon?Vidu jenan paĝon. Kiel mi povas aliĝi al la diskutgrupo pri Pasporta Servo?Ekzistas diskutgrupo pri Pasporta Servo ĉe YahooGroups. Ni uzas ĝin ne nur por interŝanĝi ideojn pri PS, sed ankaŭ por faciligi kontakton inter gastigantoj kaj gastoj, kaj por publikigi urĝajn aŭ gravajn informojn. Kiam estas la limdato de Pasporta Servo?Por ĉiu adreslibro validas limdato de la unua de novembro. Ni finredaktos dum decembro, presigos kaj dissendos dum januaro, kaj vi ricevu ĝin ekde februaro-marto. Mi ĵus aliĝis. Kiam mi ricevos mian 'senpagan' adreslibron?La 'senpagajn' adreslibrojn ni sendas nur en februaro al la gastigantoj, ne dum la jaro. Vi povas nur 'senpage' ricevi la adreslibron en kiu vi mem aperas. Mi maltrafis la limdaton je kelkaj tagoj. Ĉu mi ne aperos en Pasporta Servo?Aliĝojn kaj konfirmojn kiuj alvenas post la limdato de la unua de novembro ni ankoraŭ traktos dum kelkaj semajnoj ĝis la redaktofino, kaj sekve multaj el ili aperos en la adreslibro. Tamen, eble la koncernaj urboj ne aperos sur la mapoj, ĉar tiujn ni ekdesegnas ekde la limdato. Mi maltrafis la limdaton je pluraj semajnoj. Ĉu mi ne aperos en Pasporta Servo?Se vi konfirmis aŭ aliĝis pli ol unu monato post la limdato, do eĉ post la efektiva redaktofino de la komenco de decembro, vi ne aperos en la aktuala adreslibro, kaj do ankaŭ ne 'senpage' ricevos tiun adreslibron. Ni bedaŭras, sed iam necesis fini la administradon kaj produkti la adreslibron. Ni traktos viajn informojn por la venontjara eldono, sed intertempe jam publikigos ilin en la paĝo kun aldonoj kaj ŝanĝoj. Detalajn informojn nur povas vidi posedantojn de la aktuala adreslibro. Do, povas esti ke vi tamen jam dum tiu ĉi jaro ricevos gaston per Pasporta Servo, kiu estas mem gastiganto aŭ aĉetis la adreslibron, kaj trovis vian adreson per nia hejmpaĝo en Internet. Kondiĉo por tio estas, ke vi indikis publikigonivelon por Internet sur via aliĝilo. Se vi ne indikis publikigonivelon, ni nur publikigas viajn nomon kaj kondiĉojn en la hejmpaĝo, sen iu ajn (ret)adreso aŭ telefonnumero. Bonvolu nepre informi nin se estos ŝanĝoj! Povas ja okazi ke vi translokiĝos, aŭ ke via situacio tiom ŝanĝiĝas ke ne plu eblas esti gastiganto. Ĉu eblas sendi la adreslibron al alia adreso?La adreslibro ĉiam estas sendata nur al la paperpoŝta adreso per kiu vi aperas en Pasporta Servo. Tio okazas komence de la jaro, en februaro. Kun pli ol mil gastigantoj, ne eblas sendi individuajn 'senpagajn' adreslibrojn permane al aliaj adresoj. Konsekvenco ankaŭ estas ke vi ne povas ricevi paperan adreslibron, se vi aperas en Pasporta Servo sen paperpoŝta adreso. Kial mi ne jam ricevis mian paperan adreslibron?Ĉiam en februaro la adreslibroj estas sendata al la paperpoŝtaj adresoj per kiuj la gastigantoj aperas Pasporta Servo. Se ĝi ne (jam) alvenis, estas pluraj eblecoj:
Kial necesas ĉiujare konfirmi?Ĉiujare 30% ĝis 40% de la mencioj en Pasporta Servo iumaniere ŝanĝiĝas: alia telefonnumero, translokiĝo, nova retadreso, familiaj cirkonstancoj ktp ktp. Multaj el la gastigantoj forgesas mem informi nin pri tiuj ŝanĝoj. Tial ĉiu gastiganto devas ĉiujare konfirmi siajn informojn por aperigo en la venonta eldono. Tiumaniere ni provas eviti ke la libro enhavas nevalidajn informojn. Kial mia retadreso aperas malĝuste?Vidu la tekston sub "Retadresoj kaj hejmpaĝoj ne rekte uzeblas" en jena paĝo. Kiuj reguloj ekzistas pri aperigo en Pasporta Servo?Dum la pasintaj jaroj ni enkondukis kelkajn regulojn:
Klaku ĉi tie por pli da informoj. Kio estas 'geografiaj koordinatoj ', kaj kial ili necesas?Sen geografiaj koordinatoj ni ne povas aperigi vian urbon sur la mapoj en Pasporta Servo. Bonvolu informi min pri ili je via aliĝo se via urbo ne jam aperas en la adreslibro. Ĉiu bona atlaso montras ilin. Por doni kelkajn ekzemplojn:
Se via urbo ne aperas sur internaciaj mapoj kaj atlasoj, bv mencii la nomon kaj geografiajn koordinatojn de la plej proksima pli granda urbo. En viaj rimarkoj eblas mencii indikojn por atingi vian urbon de tiu urbo. Tiumaniere gastoj povas pli facile trovi vin. Kiel mi povas donaci al Pasporta Servo?Pasporta Servo multe baraktas por elturniĝi finance, kaj ĉiu subteno estas tre tre bonvena. Niaj nuraj enspezoj venas el profito de la vendado de la adreslibro, per kio ni devas pagi presadon de 1700 adreslibroj, senpagan sendadon al pli ol 1200 gastigantoj tutmonde, presadon de aliĝiloj, presadon kaj dissendon de respondiloj, korespondadon, telefonadon, administradon ktp. Lastatempe ni eĉ esploras aperigon de anoncoj por malgrandigi la deficiton kaj garantii pluekziston de la servo. Do, via donaco estos varme kaj danke akceptata. Estas pluraj manieroj por donaci al Pasporta Servo. Bonvolu uzi unu el la subaj, kaj ĉiam menciu 'Donaco Pasporta Servo'!
Ĉu eblas donaci al Pasporta Servo per ĉeko?Se vi volas donaci al Pasporta Servo, ni kompreneble tre aprezas tion! Sed malfeliĉe en Nederlando kostas multege da mono enkasigi ĉekon: EUR 9,80!! Tiu informo ankaŭ aperas sur la aliĝilo kaj la konfirmilo. Se vi volas donaci al Pasporta Servo, bonvolu do ne uzi ĉekon, ĉar pro tio nur profitus la banko. Ĉu eblas aperigi anoncon en Pasporta Servo?Jes. La adreslibro aperas ĉiujare en eldonkvanto de pli ol 1600, kaj estas intensive uzata kaj legata dum tuta jaro de multe pli da homoj, do certe devus esti interesa por anoncantoj. La kostoj estus jenaj: tutpaĝa: 350 EUR Eblas ankaŭ anonci en la TTT-ejo de PS. Por tio validas samaj tarifoj (tutpaĝa = 800x600, duona 400x600 aŭ 800x300, kovrilpaĝo = "www.tejo.org/eo/ps"). Anoncon en reton eblas meti jam tuj, ĝis la papera eldono aperas. Do se vi nun mendus anoncon, ĝi por tiu sumo aperus ĝis februaro en la TTT-ejo, kaj poste dum tuta jaro en la adreslibro. Pri pagado: se vi havas UEA-kodon, simple petu al UEA transkontigi "por Pasporta Servo", kun klara indiko "anonco Pasporta Servo". Alikaze, sendu la monon al UEA kaj uzu saman indikon. Por pagomanieroj vidu supre. Kun ceteraj demandoj pri pagado bv kontakti la kasiston de TEJO. Vi povas sendi la tekst(et)on al la kompilanto, li redaktos por vi por la hejmpaĝo kaj por la adreslibro. Se vi preferas mem grafike aranĝi, bonvolu sendi kiel bildo (TIF/JPG/...). La formatoj (HORxVERT): hejmpaĝo: tutpaĝa: 800x600 adreslibro: tutpaĝa: 85x125mm |
GebruikersloginNavigatieNieuwe forum onderwerpen
Recente blog inzendingen
Monda Kalendaro
|