TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 15a de januaro 2012!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 6-9 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde januaro/februaro (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 15a de decembro 2012.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La estraro limigas la daŭron de la volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitaj taskoj.
La laboro konsistas el:
- pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO
- prizorgado de la TEJO-arĥivo
- administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
- aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
- aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj
- aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO
- reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj
La ideala kandidato:
- havu bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan)
- scipovu la anglan (scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata)
- ŝatu administran laboron
- estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
- havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
- estu kapabla memstare preni decidojn
- estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
- havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
La volontulo ricevas senpagan ĉambron en la CO kaj poŝmonon (nuntempe 115 eŭroj semajne), kiu sufiĉas por vivteni sin.
Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj manuela.ronco ĉe tejo.org kaj gxen-sek ĉe tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:
- vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn ktp)
- motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
- laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
- laŭeble rekomendleteron de ekzemple landa Esperanto-organizo
Grave:
La volontulo devas esti individua membro de TEJO – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuma aĝo ni konsideras 18 jarojn.
Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Nunaj kondiĉoj en Nederlando ne permesas al TEJO akiri labor- aŭ restad-permeson por necivitanoj de Eŭropa Unio. Tial la kandidato devas mem havi rajton laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.