IJK 2012 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 68-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 1-a de decembro 2010.

Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado

Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 1-a de decembro 2010.

Por pliaj informoj kontaktu ijk ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski, estrarano pri kongresoj).

Nova volontulino: Manuela Ronco

Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis!

Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino.

Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)

Novaj numeroj de Kontakto kaj TEJO tutmonde aperis!

La lasta numero de Kontakto (2010:3, numero 237), jam disponeblas en la teko de uea plenkolore, kaj baldaŭ alvenos ĉe via hejmo. La ĉi-foja temo estas urboj. Gxi mencias ekzistantajn urbojn kiel Loveno-la-Nova kaj Brno, kaj ne ekzistantajn el scienc-fikcio. Ankaux legeblas artikoloj pri neceseja filosofio, kaj pri homeopatio.

Kontakto konstante ĉasas kontribuojn! Ne hezitu sendi artikolojn al kontakto@tejo.org! La sekvantaj temoj estos:

Numero 238 (2010:4): "Katastrofoj"
Numero 239 (2010:5): "Juneco"

Ankaŭ TEJO tutmonde 140 (2010:2) aperis, kun raporto pri SES 2010, rezultoj de la enketo pri Kontakto malfermita komence de tiu cxi jaro, raporto pri la estrar-kunveno de la estraro en Aprilo, artikolo pri filmoj en Esperanto kaj recenzoj. Ankaŭ kontribuu vi al TEJO-Tutmonde! (sendu kontribuojn al tejo-tutmonde@tejo.org)

RoMEo frapas denove!


Kaj ĉi-foje temas pri duobla bato, publikigante ne unu sed du bildstriojn!

Lupo Alberto rakontas la vivon de la Lupo Alberto, La plej fama helblua lupo en la mondo, lia amrilato kun la kokino Marta, lia amikeco kun Henriko La Talpo kaj ĉiuj la batoj kiujn li ricevas el la hundo Moseo... la unuaj bildstrioj, kaj la plej bonaj kaj amuzaj vinjetoj, ĉiuj grupigitaj en unu komikslibreto.

FESTO 2010, vinilkosmas!

La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier.

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Seminario!


Tiuj kiuj volas viziti Vjetnamion, ni elkore invitas vin al KS, kiu okazos inter la 18a kaj la 20a de decembro 2010 en Hanojo, Vjetnamio.

Samtempe okazos la jubileon de la miljaraĝa malnova citadelo Thang Long ( kiu nun estas Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio ). Ankaŭ okazos Universala Kongreso de esperanto en la jaro 2012. Vi ne nur povos partopreni al komuna seminario de aziaj junuloj per esperanto kun ĉeftemo : "komunikiloj inter junaj esperantistoj" sed ankaŭ ekskursi, viziti vidindaĵojn kaj tradiciajn vestiĝarojn de Hanojo. En semajnfino vi povos viziti noktan bazaron en centra malnova urbo aŭ spekti surakvan pupteatron, fari pliajn aliajn aferojn. Baldaŭ decembro venos do pensu kaj decidu, ni atendas vin, kaj ni kredas ke vi ne bedaŭros!

Skoltoj relevas la flagon

Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon.

SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi-jare), trejnado (trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn au nunajn geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj au internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo@gmail.com por ricevi pliajn informojn.

TEJO Tutmonde 2010:1

TEJO Tutmonde 2010:1 nun haveblas en la reta teko de UEA!

La ĉi-foja numero prezentas, inter aliaj, raporto pri la ĉi jara IJF, la agadon de de PEJ kaj intervujon kun komisiitoj de TEJO.

Baldaŭ alvenos ĝi ankaŭ ĉe via hejmo!

Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012

Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.

Kontakto 2010:2


Ĵus aperis en la teko de UEA la lasta numero de Kontakto pri medicino (kaj scienca, kaj alternativa). PDF versio jam haveblas ĉi tie.

Vojaĝu al Kubo kun signifa rabato!

Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan sperton en la unika lando Kubo –– sed la flugokosto detenis vin de definitiva decido? Ne plu hezitu, venu al IJK!

SKolta Esperanto tendaro

La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron.

PEJ kunvenis en Varsovio

Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.

Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.

Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

Laste aperitaj revuoj

Lasttempe aperis la unua numero de Kontakto 235 (2010:1), jam disponebla en la teko de uea plenkolore, aŭ eble ĝi jam alvenis en via hejmo.

Ni invitas vin kontribui por la sekvantaj revuoj, kies temo estos:

Numero 236 (2010:2): "Medicino - tradicia kaj scienca"
Numero 237 (2010:3): "Urboj - interesaj kaj impresaj"

Nepre sendu kontribuon al la ĉefredaktoro (al kontakto@tejo.org), se vi havas kontribuon kiu rilatas al la ĉeftemo, sed ĝi ankaux estas kore bonvena se ĝi ne rilatas. Kontakto bezonas vin!

Baldaŭ aperos ankaŭ la venonta numero de TEJO tutmonde 138 (2009:6), kiu prezentos raporton pri JES, kaj intervjuojn de la estraranoj, inter aliaj junularaj novaĵoj. Ankaŭ kontribuu vi al TEJO-Tutmonde! (sendu kontribuojn al tejo-tutmonde@tejo.org) :)

Gajnintoj de la konkurso 'Partoprenu IJK-n'

Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo.

TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:

  • s-ino Luana Araújo de França el Brazilo. Ŝi ankoraŭ neniam partoprenis en IJK sed estas vic-prezidanto de regiona asocio en Brazilo kaj jam kunorganizis regionan esperantan aranĝon.
  • s-ino Tina Tišljar el Kroatio – Tina estas aktiva en la Kroata Esperanto-Junulara Asocio, kunorganizas kaj ĉĉeforganizis MIROn en Kroatio. Ŝi jam kelkfoje partoprenis en IJK kaj ĉiam ŝia helpo estis tre rimarkinda.
  • s-ro Roger Gotardi el Brazilo. Roger aktivas en BEJO kaj regiona brazilo asocio, kaj aldone laboras por la revuo La Karavelo. Li neniam antaŭe partoprenis en IJK.
Subskrybuj zawartość