(Junulara Esperantista Franca Organizo

Subskrybuj zawartość
Zaktualizowano: 1 rok 38 weeks ago

FESTO 2010

Pią, 2010-08-13 18:00

FESTO ! FESTO ! FESTO ! FESTO 2010, la partopreninda somera renkontiĝo de JEFO, okazos en Tuluzo, de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, kun karavano de IJS al FESTO.

Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero ! Imagu ke estas la unua foje ke Festo okazos en Tuluzo. Tie loĝas JoMo kaj Flo ! (el Vinilkosmo). Jam ni povas imagi buntan programon....

Dancers in redGijomJoMo kaj Liberecanoj Dancers in Red, juna tuluza muzikgrupo, starigos en vi tian rokan furoron.Guillaume pianludos kaj kantos siajn novajn komponaĵojn en la franca kaj en esperanto.La fama tuluzano kaj sia grupo varmigos la Festo-ejon ! Kaj Tiel PluKajtoLa Pafklik Kataluna kaj okcitana kaj judhispana kantoj, koncertoj kaj baloj atendos vinLa kvaropa frislanda muzikgrupo prikantos marajn kaj historiajn temojn kaj humorplenajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo.La du repistoj deklami sian rabion sur la tuluza scenejo. Lou DàviMartin Wiese & la TalpojPlatano « La okcitana slamisto » el Tuluzo parolkantos dum Festo...Ili ludos poprokan, elektrik-akustikan alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en esperanto.La fama aktivulo denove movigos la partoprenantaron.

Kie estas Tuluzo ?

Vidi pli grandan mapon

Pli da detalo ĉe artikolo "Loko - Kiel atingi la lokon ?"

Karavanoj

BEMI pripensas organizadon de bicikla karavano al FESTO.

Pli da informoj sur la eventoj en facebook (indas estis en facebook).

Kontaktu Ivo MIESEN ivo_m [ ĉe ] dds.nl

Teamo

Pon, 2010-03-15 17:46
Alekĉjo : Ĉeforganizanto Emĉjo : kunorganizanto Marion : taga programo Christophe : ekskursa programo Flo : Muzika programo Olivier : Reta agado Kvenĉjo : kasisto Gérald : manĝado Makĉjo : Reta agado kaj konsilado Cyrille : reta varbado kaj retejo

Programo

Czw, 2010-03-04 16:22
La programo de Festo 2010, okcitaneca ĉijare, pliriĉiĝas iom post iom : koncertoj, ekskursoj, vesperoj, ... Sendube, vi ne enuos !

Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero ! Denove Festo-teamo, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, kreos bonegan muzikprogramon. Vi estas bonveniga proponi viajn proprajn kontribuojn (ekzemple en la aliĝilo aŭ pere de retmesaĝo en la listo festo@yahoogroupes.fr).

Por unua fojo, Festo okazos en Tuluzo. Tie loĝas JoMo kaj Flo ! (el Vinilkosmo). Jam ni povas imagi buntan programon...

Programo

Cxiutage, je la 10a30 : okcitanaj kaj katalunoj kursoj

Vendrede, 13/08

  • 21a30 : Interkona vespero

Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj, Tifen, Emĉjo, Kvenĉjo, Ben, Platano, Gijom, JoMo, ktp...

Sabate, 14/08

  • 16a : okcitana posttagmezo en Tuluzo
  • 19a : okcitana vespermanĝo en la Okcitana Domo (Ostal d'occitània)
  • 21a : okcitana vespero kun slama koncerto de Lou Dàvi en la korto de la Okcitana Domo

Ekde dimanĉo, okazos kantateliero gvidata de KAJTO (je la 14a 30 ĉiutage krom ĵaŭde je la 10a 30).

Dimanĉe, 15/08

Folka mondmuzika vespero :

Lunde, 16/08

Tuttaga ekskurso : bicikla laux la suda kanalo

Teatra + kanzon-hiphopa vespero :

Marde, 17/08

Tradicia bala vespero :

Merkrede, 18/08

Tuttaga ekskurso : Albi/Cordes sur ciel

Roka vespero :

Ĵaŭde, 19/08

Kajto en Tuluzo-Plaĝo + Teatra kaj internacia vespero :

  • 18a : KAJTO ĉe Tuluzo-Plaĝo (Les pauses musicales d'été en Quai de la Daurade en Tuluzo)
  • 21a30 : TTT (Tuluza Teatro-Trupo)
  • 22a : Internacia vespero
Artistoj

Ben

Dancers in red

Memoru pri viaj unuaj sentoj pro morda gitaro, pro drumsono inda je Alfredo Hernándezj kaj ĉarmo-roka basistino, ĉion enkondukante frenezan koncerton. Dancers in Red, juna tuluza muzikgrupo, starigos en vi tian rokan furoron tiel disvastiĝantan. Tiu triopo ja estas fervora pri scenejo, ilia plej ŝatata ludejo. Ilia muziko pruntas ĉe la juna generacio de The Hives kaj aliaj Late of The Pier, sen forgesi 1970-jarajn praulojn de usona ŝtonroko. La grupo formiĝis en 2008 kun Guimss, bateriisto "kolink-stila" kaj inda je lia abdomena famo, Marion, basistino kun frapantaj notoj, kaj Mathieu, juna senlimulo per iu kelkfoje sanga Gibson. Kun Dancers in Red, la tuluza roka scenejo estas tiom pli esperiga ! Kun agresemaj ripetgrazoj kaj energiaj melodioj, ili nur volas havi kaj doni plezuron.

ĉe MySpace

Emĉjo

Nia kara Jefo-prezidento aŭdigos sian radio-faman voĉon por repumi aŭ ankaŭ violonludos.

Gijom

Gijom jam koncertis dum Festo 2009. Denove, Guillaume forlasos la parizajn pianojn por la piano de la gastejo. Li kunportas en siaj valizoj siajn novajn komponaĵojn en la franca kaj en esperanto kaj malkovrigos al ni siajn kanzonojn eltiratajn de ekologia agriculturo. Gijom ĉe Ipernity

JoMo kaj Liberecanoj

JoMo (Jean-Marc Leclercq) komencis muziki en la jaro 1977 (Caniveau, Les Diam's, Queen Bees, ktp...), kaj ekesperantiĝis en 1988.

Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la jaroj 90 en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia.

Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis septitolan liberecanecan albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness.

Poste kaj sole, li surbendigis en la novaj studioj de Vinilkosmo tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas !, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj JoMo kunludas.

Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.

Kaj Tiel Plu

Kaj Tiel Plu naskiĝis kiel duopo fare de Pep Tordera kaj Xavier Rodon en la jaro 1986 en Casteło (Veneto, Italio) kun la celo alporti la katalunan muzikan tradicion al esperantaj medioj. Tuj poste aliĝis al la bando Josep Maria Milla kaj Carles Vela. Tiam okazadis diversaj koncertoj en Italio, Hungario, Nederlando, Francio, Okcitanio, Eŭskio... kaj aliĝis unuafoje ina voĉo : Núria Oller. En la jaro 1989, la grupo eldonis "Fajreroj. Unua kataluna kantareto". En la jaro 1992, pro la elmigrado de Pep al Usono, la agado de la grupo iĝis pli malaktiva.

Kaj Tiel Plu revigliĝis en la jaro 1998 okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en la okcitana urbo Montpeliero. Núria, pro familiaj kialoj, estis anstataŭita de Luz Vázquez, kaj aliĝis al la bando ankaŭ Ferriòl Macip, Javier Muñoz, Antonio Alberca, Pau de Nut, kaj poste Elena Milla kaj Carles Badia. Tiam ekvideblis la rezultonta konsisto (gitaro, mandolino, flutoj, violono, violonĉelo, kontrabaso, perkutiloj kaj voĉoj), kaj la repertuaro plivastiĝis al okcitana tradicio ekde la trobadoroj ĝis la nuntempo, kaj al la judhispana tradicio.

La nuntempa konsito de la bando estas Àngel Ribas (akordiono), Anna Sánchez (perkutiloj), Carles Vela (flutoj kaj voĉo), Elena Milla (perkutiloj kaj voĉo), Ferriòl Macip (violono kaj voĉo), Isaac Barrera (kontrabaso), Josep Maria Milla (mandolino kaj voĉo), Pau de Nut (violonĉelo), kaj Xavier Rodon (guitaro kaj voco) kaj proponas koncertojn kaj balojn per muzikoj tutmondaj.

Ĝis nun ili eldonis tri albumojn en la eldonejo Vinilkosmo : Sojle de la klara temp' (2001), Plaĉas al mi (2004) kaj Surplacen venu vi (2009).

Kajto

En la jaro 1988 la grupo Kajto komencis kanti kantojn kun Esperanto-tekstoj.

Dum la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-o Kajto estis prezentita, tiu KD ankaŭ montriĝis esti la unua eldonita Esperanto-KD iam en la mondo.

Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj eldonis entute 5 KD-ojn.

En la jaro 2004 - en la urbo Aalen en Germanujo - la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al 'Kajto' kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo.

Nuntempe 'Kajto' konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia Esperanto-repertuaro.

Jam de 1980 Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la Frisa grupo Irolt, poste en Kat yn 't Seil, Kajto kaj Liereliet. Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en Esperanto, en la Frisa kaj Nederlanda lingvoj, ili registris pli ol tridek da Vinilaj Diskoj kaj Kompakt-Diskoj kaj regule koncert-turneis tra multaj landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nord-Ameriko kaj Aŭtralio. Ekzemple, dum la somero de 2009 Nanne & Ankie turneis en Usono dum 10 semajnoj.

Koncerne la kantotekstojn Kajto ne konas limojn. Nanne kaj Ankie kantas pri diversaj temoj. En ilia repertuaro maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon sed ili prikantas ankaŭ komikajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo. Same ili ŝatas enmuzikigi Esperantajn kaj Frisajn poemojn.

Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj aŭ kantostaĝoj, la programo de Ankie kaj Nanne estas ĉiam humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas.

Dum koncertoj la du Kajtanoj povas anonci kaj enkonduki siajn kantojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Nederlanda, la Frisa, la Franca, la Angla kaj la Germana.

Ili sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, koncertino (sesflanka akordioneto) kaj kontrabaso.

Dum la unua jardeko de la nova jarcento ili eldonis dek-unu novajn KD-ojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Frisa, la Nederlanda kaj ankaŭ en la Angla.

Por pli da informo pri Kajto, Nanne & Ankie kaj iliaj KD-oj, vizitu ilian retejon.

Kajto gvidos la kantatelieron kaj koncertos en "Les pauses musicales d'été" en Quai de la Daurade en Tuluzo.

Kvenĉjo

Sendube, li kunportos sian akordeonon kaj forlasante la kason de Festo, li muzikludos en la koncertejo, la gufujo, la manĝejo, la amasloĝejo, ... ;)

La Pafklik

Fidela hiphopa grupo ĉe Festo, ĝi jam koncertis dum Festo 2007 kaj duone dum Festo 2010. La famega grupo kiu aperigis la unuan albumon de repo en Esperanto, forlasos la kvartalaĉojn de Parizo por deklami sian rabion sur la tuluza scenejo. La du repistoj forkrios iliajn rimojn samtempe acidajn kaj konsciajn per famaj muzikpecoj kiel interalie « Bum bum kanabis », « Komerca » kaj sendube « Fek al Esperanto ».

Legu pli en tiu artikolo La unua repdisko 100% en Esperanto haveblas !.

Lou Dàvi

LOU DÀVI estas okcicantlingva komediisto, radioelsenda parolisto, poeto, kantisto kaj fama ĉe la slama tuluza scenejo kiel « la okcitana slamisto ».

Lia paĝo ĉe MySpace

Martin Wiese & la Talpoj

Martin Wiese estas famkonata en la esperanto-muzika movado. Li debutis jam en la internacia esperanto-rokbando Amplifiki en 1986 kaj poste rolis kiel ĉefkantisto kaj gitaristo en la esperanta rokbando Persone post la foriro de Börje Lund.

Post la malaktiviĝo de Persone, Martin koncertis ofte sole, kaj eĉ dum Persone jam ekis solokarieron kun la apero en la dua volumo de Vinilkosmo-kompil' en 1996 per la titolo Vivo duras sed vi molas. Paralele Martin estas membro ankaŭ de la bando Jetpilot kaj tie kantas en la angla .

Martin & la Talpoj estas pli-malpli la soloprojekto de Martin Wiese subtenata de diversaj amikoj-muzikistoj, kiuj helpas registri liajn kantoverkojn aŭ ankaŭ akompanas lin sur scenejo (furora kaj ne forgesebla publika apero de la Talpoj okazis dum KEF 2009 en Danio).

Martin & la talpoj daŭrigas la mision de Persone : nome krei eksterordinare bonan poprokan, elektrik-akustikan alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en esperanto.

La unua albumo de Martin & la Talpoj, Pli ol nenio aperis ĉe Vinilkosmo en 2007. Ĝi estas nepre aŭskultenda verko. Kaj kiel talenta grafisto li mem desegnis sian portreton por la diskokovrilo.

Platano

La fama aktivulo de la muzikgrupo La Pafklik, kiu jam lastjare koncertis sole kun Gijom kaj Tone kaj Emĉjo denove movigos la partoprenantaron.

Tifen

TTT

Tuluza Teatro-Trupo

Nokta programo

interkona vespero
internacia vespero

Jam tuj aliĝu !

Dankon al Flo kaj Vinilkosmo por informoj kaj fotoj.

Loko - Kiel alveni ?

Wto, 2010-03-02 19:56
Kiel alveni al Festo ? Festo troviĝos en la urbo de Tuluzo, ĉe la kampuso Rangueil. Jen la adreso : CROUS Toulouse 118, route de Narbonne 31077 Toulouse, France
La GPS-emuloj povas uzi tiujn koordinatojn Latitudo : 43.567665, Longitudo : 1.466500

El Tuluzo

  • Metroe : linio B (Ramonville-Borderouge), stacio Facultat de farmacia
  • Buse :
    • linio 108, haltejo IUT Rangueil

Vidi pli grandan mapon

Karavanoj

BEMI pripensas organizadon de bicikla karavano al FESTO.
Pli da informoj sur la eventoj en facebook (indas estis en facebook).
Kontaktu Ivo MIESEN ivo_m [ ĉe ] dds.nl

Trajnoj

Francie, Prem's disponeblaj tri monatoj antaŭ. IDTGV, tri kaj duono. Vidu ĉiujn eblecojn en SNCF

Aviadiloj

Tuluzo havas internacian flughavenon. Vidu malmultekosta aviadilo uzante tiun retejon opodo.com

  • De Moskvo (iren kaj reen) : 377 Eur.
  • De Berlino (iren kaj reen) : 164.32 Eur.
  • De Varsovio (iren kaj reen) : 164.45 Eur.
  • De Londono (iren kaj reen) : 161.06 Eur.
  • De Madrido (iren kaj reen) : 122.98 Eur.

'Prezoj trovitaj la 4a de marto 2010'

Busoj

Tuluzo

Tuluzo (okcitanlingve 'Tolosa', franclingve 'Toulouse') estas la kvara plej granda urbo de Francio, post Parizo, Marsejlo kaj Liono. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Haute-Garonne, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Sudo-Pireneoj. Pli da informojn iru al vikipedio

Loĝejo Koncertejo