Nova TEJO-volontulo komencas labori

Saluton,

Jen eta memprezento.

Mi estas 28jaraĝa franco. Mi studis ekonomion ĉe la universitatoj de Nantes kaj Rennes (Francio).

Mi unue laboris en Nantes pri agrikultura ekonomio ĉe INRA (Nacia Instituto pri Agronomia Esplorado), kaj poste laboris dum kvar jaroj ĉe la Katolika Universitato de Loveno en Louvain-la-Neuve, ankaŭ pri agrikultura ekonomio.

Mi esperantiĝis je la fino de 2007 kaj ekde tiam partoprenis la vivon de la loka klubo de Louvain-la-Neuve. Mi estas nun membro de la komitato de JEFO.

Pakistana Esperantista dodany przez Adeelpk