Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)

TEJO havas diversajn grupojn/komisionojn kiuj okupiĝas pri kampoj speciale interesaj kaj gravaj por nia organizo kaj la kampo por KER estas ĝuste rilatoj kun la mondo ekster la esperanto-movado. Sube estas inspira citaĵo de la KER-manlibro kiu donas bonan senton pri la graveco de tiu ĉi komisiono:

TEJO reprezentas grandan humanisman ideon, tiun de Esperanto. Ni estas parto de nia nuntempa socio kaj prenas respondecon por nia estonto kune kun aliaj junuloj. Nia emo kaj celo estas krei komunan kaj pli bonan estonton por la mondo. Tion ni ne faras solaj, sed kune kun aliaj kaj pro tio niaj rilatoj al aliaj estas ege gravaj. Temas pri niaj rilatoj al aliaj organizoj, politikaj kaj internaciaj instancoj, registaroj kaj tiel plu. Ni agas por niaj ideoj de internaciismo, paco kaj homaj rajtoj sed ankaŭ lernas de aliaj. KER estas fenestro al la ekstero tra kiu blovas freŝa vento en nian movadon.
(Ralf Frölich - antaŭe tre aktiva en la KER-teamo)

Jen mallongaj ekzemploj kiel tiu 'fenestro' kaj 'freŝa vento' povas funkcii:

  • TEJO-membro partoprenas kurson/forumon/seminarion en kiu partoprenas multaj junuloj de diversaj organizoj, ekzemple ĉe Forumo Junulara Europa.
  • Ni havas kunlaboron kun iu alia organizo.
  • Ni rilatas al nacia junulara konsilio.
  • Ni cheestas iun aranĝon ĉe iu internacia instanco kiel UN au EU.
  • Ni rilatas al aliaj organizoj en regiona nivelo.

Por subteni tiun laboron kaj disvastigi la spertojn inter TEJO-homoj troviĝas la KER-teamo. En ĝi povas ĉiuj kiuj interesiĝas pri eksteraj rilatoj partopreni, eble ankaŭ vi?! Oni mem decidas kiom aktiva kaj pri kio oni volas okupiĝi en la KER-teamo. Do, simple anoncu vin kaj ni provos trovi aranĝon aŭ specialan kampon por via aktivado! Certe vi mem ankaŭ povas proponi aranĝojn (seminariojn/kursojn/forumojn) en kiu vi ŝatus reprezenti TEJO-n. Se vi planas serioze ekaktivi en la KER-teamo vi nepre akiru la KER-manlibron kiu bone preparos vin por tiu laboro. Petu kopion de ĝi ĉe nia oficejo. Bedaŭrinde ne estas grandaj rimedoj kiujn la teamanoj povas disponigi ĝis nun... Pro tio la ĉefaj KER-aktivaĵoj estas en Eŭropo kie la Konsilio de Europa (KdE) subtenas la junularajn organizojn kaj pro tio abundas aranĝoj por junuloj. Sed se ekestus pli da rimedoj kaj interesitoj por KER-aktivado ekster Eŭropo ni certe ĝojus aranĝi ekzemple KER-trejnseminarion tie! Laste dirindas ke KER estas grava por TEJO kaj ke ĝi povus esti grava ankaŭ por vi ĉar la KER-laboro donas vere bonajn eblecojn por persona kresko kaj spertiĝo pri multaj aferoj!