Marjam AMIRDUST (Farmehr)

Eks-komitatano A por Irano


Loĝloko
Teherano, Irano
Naskiĝjaro
1982
Profesio/studfako/vivokupo
Mi studis la Anglan literaturon. Mi estas tradukistino; tradukas librojn (mia propra prefero estas sciencfikcia kaj fantazia literaturo).
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en la Movado
De 2007, mi estas prezidantino de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) kaj ankaŭ komitatano de TEJO.
Ŝatokupoj
Mi tre interesiĝas pri lingvaj aferoj, precipe pri la antikvaj lingvoj. Mia ŝatokupo estas traduko de antikvaj lingvoj al la lingvo de Irano. Mi ankaŭ faras kungfuon, mi nun havas nigran zonon.
Kion vi volas atingi dum via oficperiodo
Mi kaj miaj geamikoj reaktivigis IREJO-n, do ni nuntempe havas multajn laborojn por prezenti Esperanton al Iranaj junuloj kaj ni esperas ke ni havos bonan kunlaboron kun TEJO.
Vivdevizo
Ĉiam estas ie ŝanĝo!