Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2012 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.)
Kiel membro de TEJO vi ricevas:
Kaj tre grave: vi helpas al la junulara movado de Esperanto!
Se vi aĝas pli ol 30 jarojn kaj volas ĝui la samajn avantaĝojn (kaj revuojn), kiel membroj de TEJO, kaj aldone subteni TEJO-n, vi estas bonvenigata fariĝi Patrono de TEJO.
Se vi jam estas membro, vi povas trovi respondojn al oftaj demandoj ĉitie.