La afero bone progresas.
La retejo bone funkcias en la portempa servilo.
Ni faris kelkajn ŝanĝojn kaj aldonojn al la formularo por redakti la profilojn kaj nun testas ilin.
Tuj poste ni komencos fari la profilmodifojn petitajn de kelkaj uzantoj dum ĉi tiu tempo kiam ili ne estis modifeblaj. Ankaŭ estos forigitaj tiuj uzantoj, kiuj petis ke ni faru tion.
Fininte tion, ni remalfermos la paĝon por ke vi mem povu redakti la profilon kiel antaŭe.
Denove dankon al vi ĉiuj pro via pacienco.
Daniel.