LanguagesSzukajAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
ijk-a blogo: ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj
pli serioze, mi hodiaŭ renkontiĝis kun la kvara subtenanto de la ijk, la hà nội-a unio de amikecaj organizoj (unu el la esperanto instruistoj klarigis al mi hieraŭ iomete pli detale pri la unioj de amikecaj organizoj. ilia tasko estas interalie antaŭenigi la (inter)popolan diplomation kaj pro tio ili ankaŭ tiom forte subtenas la ijk-n. la (inter)ŝtata diplomatio estas farita de la ministerio pri eksterlandaj aferoj). ĉiukaze, huao, la hà nội-a unio de amikecaj organizoj, ne nur gravas pro sia subteno al la ijk, sed ankaŭ, ĉar ili okazigas la ĉiu-jaran konkurson "hanojo - via rendevuejo" okaze de la miljara jubileo de hà nội (la konkurso estis lanĉita en 2000). la konkurso konsistas el kelkaj demandoj pri hà nội-oj (unu el la ses lingvoj en kiu oni respondu estas esperanto) kaj estas pluraj premioj. pliaj informoj troveblas ĉe www.haufo.org.vn/data/thumoi_es.htm aŭ hanea.vnn.vn. post la kunsido kun huao estis tempo por la preso... du televidkanaloj intervjuis min kaj ankaŭ venis kelkaj ĵurnalistoj. posttagmeze ni lkk-kunsidis pri limdatoj, invitleteroj kaj presaĵoj. viaj konfirmiloj estos sendota fine de majo kaj tiuj el vi kiuj petis invitleteron ricevos retan version venontsemajne kaj paperan fine de majo (ne ĉiuj aliĝintoj donis ĉiujn necesajn informojn kaj tio prokrastigis la proceson, ĉar ĉiuj leteroj nur kune povas iras al la ministerio). cetere, por ekhavi vizon al vjetnamio ne nepre signifas ke vi bezonas invitleteron. plej bone estas informiĝi en la plej proksima vjetnama ambasadejo (se vi loĝas en skandinavio, tio estas en kopenhago, en germanio en berlin) - mi vidis kelkajn invitleterpetojn de germanoj, do pro tio iomete miris... ĉiukaze ne tro prokrastu la vizpetadon (se vi bezonas - skandinavoj ekz. ne bezonas por restado malpli ol 15 tagoj - tamen telefonu kaj konfirmu tion ĉe la ambasadejo) ĉar ĉiam povas ekesti atendtempojn... la tago bone finis kun promenado tra la nokta bazaro en la malnova kvartalo (dum la ijk estos ekskurso tien dum unu vespero) kun plej diversaj aferoj (de vestaĵoj, sunokulvitroj kaj kd-oj al diversaj fruktaj dolĉaĵoj, vjetnamaj memoraĵoj kaj döner kebab - sufiĉe similis al la berlina varianto...). ni ankaŭ manĝis glaciaĵon (bananova gusto - bongusta) kaj mi eksciis ke la ruĝa huc-ponto al la ngoc son templo havas la kromnomon "salikoko" (kuirita, ĉar ja ruĝas) ;-)) bone, mi iru paki kaj poste dormi. morgaŭ jam estas mia lasta tago ĉi-tie :'-( kaj vespere mi flugos hejmen. la tempo ĉi-tie tro rapide pasis :-( sed baldaŭ ja estos la ijk (kaj vi ja certe aliĝis - www.tejo.org/ijk! ;-) ijk-aj blogoj:
|
LogowanieNawigacjaNowe wątki
Ostatnio w blogach
Monda Kalendaro
|