Ni ĝojas anonci ke TEJO subvencias la partoprenon de S-ino Archana Joshi (Nepalo) kaj S-ro Andrew Lutz (Aŭstralio) dum la ĉi-jara IJK pere de nia fonduso "Partoprenu IJK-n". Gratulon! :-)
Bedaŭrinde la financaj rimedoj ne sufiĉis por subvencii pliajn kandidatojn (entute estis 8). Se vi volas finance subteni la partoprenon de junaj esperatistoj por venontaj IJK-oj, vi povas kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Pliaj informoj vi trovos sub www.tejo.org/eo/helpu. TEJO antaŭdankas vin pro via subteno.