LanguagesSzukajAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Germana Esperanto-Kongreso, la 09a ĝis la 12a de majo (pentekoste) en Essen, GermanioGermana Esperanto-Kongreso en la okcidento de Germanio La Germana Esperanto-Kongreso okazos de la 09a ĝis la 12a de majo (pentekoste) en Essen. La kongreso kun la titolo "malkonvru viajn antaŭjuĝojn" ofertas ne nur interesajn prelegojn, ekskursojn kaj kunvenojn. Dum la vespera programo estos koncerto de la "kuracistoj", poste estos muziko de DJ Leo. La tri ekskursoj estas taŭga por junuloj; granda haveno de Duisburg, fama lago Baldeney kaj mond-histora minejo Zollverein ofertas certe interesan programon al ĉiuj. La junuloj loĝas por 15 Euroj en amasloĝejo. Pri la kongreskotizo oni devas vidi, ĉu denove estos speciala oferto kiel pasintjare. Se vi ŝatas partopreni, vi skribu al Andreas. Por la festprelego ni povis gajni gravan junulon: Pri la temo "malkonvru viajn antauxjugxojn" parolos Gregor Hinker, la nova prezidanto de TEJO. Krome kunsidos la estraro de Germana Esperanto-Junularo, do certe estas aliaj junuloj. Pli da informoj troviĝas en la elŝutebla aliĝilo je http://www.esperanto.de/deb/formulare/85avarbilo.pdf Por pli da informoj por junuloj respondecas Andreas, andreas.diemel ĉe esperanto.de
|
LogowanieNawigacjaNowe wątkiOstatnio w blogach
Monda Kalendaro
|