*Nova "Esperanto-TV" - en interreto !*

Informo de Ret-Info :

*Nova "Esperanto-TV" - en interreto !*

Ekde kelkaj semajnoj funkcias nova interreta Esperanta televida stacio en interreto ĉe http://esperanto-tv.com !!

La portalo "*Esperanto-TV*" mem ne produktas novajn filmojn, sed
ofertas 9-kanalan programliston, enhavanta multajn interesajn filmojn, troveblajn dise en pli aŭ malpli kaŝitaj anguloj de interreto.

La programo de la portalo "Esperanto-TV" ŝanĝiĝas laŭ disponeblo de novaj (bonkvalitaj) filmoj, antaŭvideble ne pli ofte ol semajne.

La nuna programlisto :

1. - Esperantista-TV, Esperanto.TV

2. - ITV, Internacia.TV

3. - Farbskatol, Farbskatol.net

4. - Bildo-Televido (*)

5. - ETV, Esperanto-TV.com

6. - Esperanto TV (mogulus), mogulus.com/esperanto

7. - Esperanto 2.0 TV, worldtv.com/esperanto_2.0_tv

8. - Esperanto TV (ITVC), itvc.pl

9. - Parolu Mondo

La portalo ofertas ne nur interrete spekteblajn progamojn, sed - kun eksperimenta karaktero - ankaŭ poŝtelefonan Esperanto-televidon!

Por priparoli/pridiskuti la novajn filmojn kaj novaj programerojn ekzistas jahua diskutlisto http://groups.yahoo.com/group/Esperanto-TV .

Por kontakti la funkciigantojn estas uzebla tiu sama diskutlisto, aŭ skribu rekte al la adreso "esperanto-tv-owner @ yahoogroups.com"

Vizitu : http://esperanto-tv.com

Szilvási László
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu