Estas ebleco por partopreni senpage IJFn ( http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ ) kiel memzorgantoj:
<<
IJFonduso
(Stipendio por partopreni senpage la paskan festivalon en Italio)
La Itala Esperantista Junularo
DEZIRAS
stimuli la partoprenon de novaj esperantistoj en grava evento kiu estos la "INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 2009" kiu okazos dum la Paska semajno de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2009, en Giulianova (Teramo)
DECIDIS
starigi fonduson por geknaboj
POSTULAS,
ke la geknaboj, kiuj volas profiti la fonduson, loĝu en land-kategorioj C aŭ D (vidu la paĝon pri kotizoj) kaj naskiĝis post la 1978/04/07 kaj alvenas de malavantaĝa soci-ekonomia situacio
PREMIAS
maksimume 3 geknabojn aligante ilin al IJF kiel memzorgantoj. IEJ pagas ilian kotizon por memzorgantoj validan dum la tuta periodo, kondiĉe, ke ili pretu doni iomete de sia tempo por helpeti la organizantojn de la IJF.
KION ONI DEVAS FARI?
Sendi sian kandidatiĝon al administranto de IJF antaŭ la 15-a de februaro 2009, klarigante sian nunan situacion.
La organiza teamo de IJF - ijf.admin (heliko) esperanto.it
>>