Konkurso Partoprenu IJK-n 2012 en Vjetnamio

Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn
— la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)

Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon kiu troviĝas je la fino de la teksto. Ĝi haveblas en formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de 1 TEJO-membro. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero ktp) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo ҩ tejo.org kaj ijk ҩ tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 1a de marto.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".

ZałącznikRozmiar
Partoprenu IJK 2012.doc119 KB
Partoprenu IJK 2012.odt40.39 KB

mm kaj kiel oni scias tion?

mm kaj kiel oni scias tion? kiel mi povas scii mian nivelon?