Aktivula Trejnado de TEJO dum la Itala Kongreso

TEJO invitas vin al la 76-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos inter la 28-a de aŭgusto kaj 4-a de septembro, en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo.

Kadre de la kongreso okazos interalie Junulara Trejnada Seminario, gvidota de Michael Boris Mandirola kaj Bruĉjo Kasini. Michael Boris gvidos laborgrupon pri „Organizado de aranĝoj” dum kiuj estos analizitaj kaj diskutitaj pluraj flankoj kaj taskoj: diskonigo kaj reklamo de la aranĝo, financaj konsideroj, aranĝo de distra kaj vespera programo, kaj ĝeneralaj konsideroj antaŭ­, dum- kaj post-aranĝaj. Bruĉjo Kasini gvidos sesiojn „Gazeto: kiel oni ĝin projektas, organizas, realigas. La ekzemplo de Kongresa Kuriero” kaj “Novaj tendencoj en Esperanto-renkontiĝoj”.

Valoras atentigi, ke danke al interkonsento kun Itala Esperanto-Federacio, disponeblas loĝlokoj por junuloj (malpli ol 30-jaraĝaj) laŭ aparte favoraj kondiĉoj: aliĝkotizo + 16 eŭroj tage por loĝado kaj ĉiuj manĝoj. Pli detale informiĝu ĉe iej.esperanto.it kaj mendu loĝlokon ĉe iej ĈE esperanto.it. Informoj pri la kongreso troveblas ĉe italakongreso.esperantoitalia.it.