SzukajAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
TEJO serĉas volontulon!TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Kasia Marciniak finiĝos, do ekde la 1a de novembro 2007. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2007. TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la dauron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj ktp de TEJO. La TEJO-volontulo laŭeble:
La laboro konsistas el:
La volontulo ricevas senkostan ĉambron en la CO kaj dignan poŝmonon kiu garantias la vivtenon. Kandidatoj estas invitataj sendi al la Centra Oficejo kaj estraro de TEJO la jenajn dokumentojn:
Se vi kandidatiĝas per retpoŝto, bonvolu skribi kaj al oficejo ĉe tejo.org kaj estraro ĉe tejo.org. Grave:Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Nunaj kondiĉoj en Nederlando ne permesas al TEJO akiri labor- aŭ restad-permeson por ne civitanoj de Eŭropa Unio. Tial la kandidato devas mem havi rajton laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando. |
LogowanieNawigacjaNowe wątki
Ostatnio w blogach
Monda Kalendaro
|