chuck's blog

La lingva defio: alfronti la realon de Claude Piron


(klaku la sagojn sube de la filmo por ŝanĝi la lingvon)

Jen interesa filmeto de Claude Piron. Bedaŭrinde nun ekzistas nur subtitoloj en la angla kaj Esperanto. Tamen, se vi iras dekstre en la paĝo, vi trovos "Translate This Film". Sub tio, vi povas elekti de kiu lingvo al kiu lingvo vi volas traduki. La video estis originale verkita en Esperanto kaj poste tradukita anglen, de kiu Claude parolis. Se vi povas traduki ĝin al via gepatra lingvo, ni tre aprecus tion!

ReVo por Firefox 2.0

Hodiaŭ mi laciĝis pri la fakto ke diversaj vortaroj kiel LEO kaj Webster ekzistas kiel specialaj serĉiloj, sed ReVo ne. Do, mi esploris kaj trovis ĝin sufiĉe facile kreebla. Se vi havas Firefox 2.0 simple instalu ĝin.

Jen, vi havas serĉilon en Firefox 2.0!

provo krei ReVon por PalmOS per Plucker

Mi hieraŭvespere elŝutis Plucker kaj iom ekludis per ĝi por ekpovi meti la Retan Vortaron sur mian PalmOS-komputilon. Bedaŭrinde la HTML-kodoj por la supersignaj literoj ne funkciis kaj la programo ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto kaj tial mi ne volas oficiale distribui ĝin, sed mi tamen volis alŝuti la dosierojn ĉi tie se iu volas ludi kun ĝi. :)

Drupalo en www.tejo.org ĝisdatigita

Dank' al argilo, ni ĝisdatigis Drupalon por www.tejo.org hieraŭ. Vi eble rimarkos kelkajn malglataĵojn dum la venontaj tagoj. Ekzemple oni denove vidas la strangan drupalan emblemon kiam oni vidas la paĝon per Firefox.

Esperantlingva Vikipedio atingis 50 000 artikolojn

La 7-an de julio 2006, en la esperantlingva Vikipedio estis verkita la 50.000a artikolo. La Vikipedio estas multlingva libera interreta enciklopedio, verkita kunlabore fare de volontuloj.

Blogoj ĉe www.tejo.org!

Saluton! Se vi estas membro de TEJO, vi nun rajtas ekhavi blogon ĉe www.tejo.org. Tiel kiam vi skribos ion, ĝia titolo tuj videblos por ĉiuj ĉe tejo.org en la dekstra kolumno. Se vi volas blogon kaj estas membro de TEJO, bonvolu sendi la jenajn informojn al Marteno (oficejo ĉe tejo.org):

Conteúdo sindicado