dew's blog

ijk-a blogo: denove ĉom ĉom

jen kelkaj bildoj de hà nội:

jen bildo de la frukto ĉom ĉom:

cetere, la blogo (kun pli da bildoj) de hai ly, la lkk prezidantino, troviĝas ĉi-tie:
http://blog.360.yahoo.com/blog-7VmS6RsreqvpAD7sGQbUG5Pc

ijk-a blogo: denove bangkok

dewkiel rapide tempo forflugas (kaj rezulte al tio, ankaŭ mi). sed kiel la antaŭaj, mia lasta tago en hà nội ankaŭ bonegis. matene hai ly kaj mi urbumis iomete - ni vizitis la unuan universitaton de hà nội, la templon de literaturo, fondita en 1076. poste ni boneeeeeeege manĝis diversajn specialaĵojn de norda vjetnamio. mi poste tiom satis ke mi eĉ ne povis manĝi fruktojn dum la lasta lkk-kunsido. tie atendis min surprizon - la prezidanto de vuao (vjetnama unio de amikecaj organizoj), vu xuan hong, kiu ankaŭ estas deputato por la nacia asembleo de vjetnamio venis por konatiĝi kaj interparoli kun mi. estis bona ebleco por mi praktiki mian rusan - li estis la persona tradukisto por brezhnev kaj gorbachiov. pli grave por ni, li asertis la plenan apogon de si kaj vuao por la ijk kaj ke li ĝis la ijk lernos (iomete) da esperanto. bedaŭrinde post lia vizito preskaŭ jam estis tempo eki flughavenen. :-(

ijk-a blogo: ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj

dewĉi-tie fruktoj estas multnombraj, bongustegaj (forgesu pri la fruktoj en via vendejo se vi loĝas en norda eŭropo kiel mi - ili ne havas ŝancon) kaj ĉie-haveblaj. hodiaŭ mi provis por mi novan frukton kun la vjetnama nomo chom chom [ĉom ĉom] - ĝi havas multege da duretaj haretoj ekstere kaj ene molan blankan fruktan viandon kun dolĉa gusto. plej interesa estas la indonesia nomo (laŭ la klarigo kion mi ricevis): rambutan. vi ja ĉiuj konas orangutan, unu el la simioj. en la indonesia la vorto signifas "arbarulo". rambutan signifas "barbulo" (nun ek al vi lingvistoj - mi ja ne estas - por trovi la similaĵojn ;-)). mi metos foton (se mi ne forgesos) dimanĉe kiam mi revenis hejmen.

ijk-a blogo: pri diplomoj kaj testudoj

dewhà nội estas viva urbo - ĉie homoj, ĉie motorbicikloj kaj bruo. matene estis por mi libera kaj mi trapromenadis la malnovan kvartalon - tie ĉiu strato havas sian proprajn metiistojn (ekz. por altaroj, tombŝtonoj, herboj, paperaĵoj, oraĵoj, argentaĵoj ks.) kaj laŭ kia produktoj ili produktas (ĉefe sur la strato kaj en iliaj vendejoj) kaj vendas la bruo ŝanĝiĝas - de la mallaŭta, iomete malhela sono de mateloj kontraŭ diversaj piedaj vestaĵoj al la laŭtaj helaj sonoj de mateloj kontraŭ metalo - strata koncerto.

ijk-a blogo: danceja "traumfabrik"-o

dewla germana kanto "traumfabrik" ("sonĝuzino") estis ludita en dancejo ĉi-tie - sufiĉe amuza sperto, sed plej parte estis vjetnamaj pop-kantoj. hong hanh, respondeculino pri distra programo, kaj minh nguyet, respondeculino pri vespera programo, portis min al loka dancejo ĉi-vespere - bonega sperto (tiuj kiuj konas min scias, ke mi ne tro ofte dancas... laŭ la kanto "dansar aldrig nykter" de la sveda muzikisto magnus uggla) - kiam ni alvenis estis klasikaj dancoj kiel mambo, tango, bostono kaj valzo kaj poste liberaj dancoj. estis eĉ viroj dungita de la klubo kiuj dancis kun virinoj kiuj bezonis dancpartnerojn. interese estas ke ĉi-tie homoj sufiĉe frue foriras kluben vespere (ĉirkaŭ la 20a) kaj ankaŭ frue revenas hejmen (ni foriris je la 22a kaj 30).

ijk-a blogo: kafo kaj te'... ;-)

dewĉu vi sciis ke en hà nội oni preferas teon, sed en ho chi minh urbo (iama saigon) kafon? cetere, la kafo estas fortega kaj kun ege dolĉa lakto - mendata kafon kun lakto hodiaŭ matene mi miris ke ĝi estis nigra. kiam mi preskaŭ fintrinkis aperis ia bela likvaĵo - estis la lakto. la konsistenco tiom pezis, ke ĝi ne aŭtomatike miksiĝis kun la kafo - kaj eeeeeeege dolĉis.

ijk-a blogo: alvenis!

dewhà nội estas facina - viva kaj multsona urbo. freneza sperto estas veturi kun motorbicikleto ĉi-tie. ĝi ŝajne estas la plej kutima transportilo kaj veturas ĉie - vere ĉie (mi jam miris pri rusaj veturmanieroj en st. peterburgo kiam mi estis tie la unua fojo en 2002, sed tio estas nenio kompare al hà nội). tamen estas nekredebla sperto veturi kun ili. hodiaŭ mi veturis kaj al kaj reen de la lkk-kunsido kiel pasaĝero. vi la tutan tempon havas la impreson ke okazos akcidento, sed kvamkam ĉiuj ĥaose veturas, la veturistoj havas bonegan kontrolon de siaj maŝinoj.

ijk-a blogo - survoje al hà nội

dewpost 10 hora flugo mi alvenis en bangkok kaj nun atendas mian konektflugon al hà nội por ĉeesti lkk-kunsidon tie. mi jam antaŭĝojas viziti hà nội kaj esperas (se mi trovos retkonekton) raporti pri la kunsido kaj la urbo iomete regule dum la sekvaj tagoj (kun kelkaj fotoj).

prezidanta blogo - fonduso "partoprenu ijk-n"

dewVi certe vidis ke TEJO anoncis konkurson kun la ebleco ricevi subvenciojn el la fonduso "Partoprenu IJK-n". Ĉu ankaŭ vi demandas vin kial la fonduso disponigas nur 1100 eurojn. La financoj de TEJO ĉiam enigmas, tial ja indas klarigi la situacion.

pli ol nenio

talpojkvamkam mi verkis la anoncon de la disko "pli ol nenio" de martin kaj la talpoj ĉi-tie ĉe tejo.org mi ne havis la eblecon aŭskulti la diskon tiam.

prezidanta blogo - tejo.org kiel junulara esperanto portalo?

dewvi eble rimarkis ke dum la lastaj tagoj aperis anoncojn pri la agado de (ĉefe la nordiaj) landaj sekcioj. unu maniero kiel vi povas utiligi tejo-n estas ĝuste disvastigi informojn de via landa asocio tra tejo.org por ke junuloj el aliaj landoj povas pli facile informiĝi pri via agado. cetere, se vi rapide volas atingi retpaĝon de landa sekcio vi povas uzi la ligon www.tejo.org/landa sekcio (ekz. www.tejo.org/dejo)

prezidanta blogo - esperanto havas riĉan kulturon... 2

dewkiel malgranda aldonaĵo al antaŭa blogo mia menciindas la sekva artikolo de flo, kiu aperis en la lasta numero de tejo tutmonde (numero 118-120):

artista.ikso.net/eurokka/materialo/piratado_tt.pdf

prezidanta blogo - novjaraj junularaj renkontiĝoj

deweble vi rimarkis ke alvenis plia junulara novjara renkontiĝo. flanke de tejo mi nur volas diri ke tejo ne havas specialajn rekomendojn pri renkontiĝoj por niaj membroj krom ke vi ĝuu la eblecon elekti!

prezidanta blogo - esperanto havas riĉan kulturon...

dew... sed kiel ni povas komuniki ĝin al la ekstera mondo? Nu, plej facile montri, ke ĝi ekzistas - se vi parolas kun iu esperante tiam vi jam montras vivan Esperanto-kulturon, ĉar kulturo radikas en komunikado inter du personoj. Aldone eblas montri la riĉan eldonadon de libroj, ĵurnaloj kaj KD-oj en Esperantujo. Aparte la muzika kulturo dum la lastaj 20 jaroj pli malpli eksplodis kun eldonoj kovrante preskaŭ ĉiuj muzikaj stiloj. Bona loko por gusti tiun diversecon estas Music Express (www.musicexpress.com.br/sercxo.asp).

shana tova kaj bonan ramadan

dewhodiaŭ kaj morgaŭ (fakte ekde hieraŭ vespere) okazas la judan novan jaron, rosh hashana, kaj mi volas deziri bonan novan jaron - shana tova!

Conteúdo sindicado