You are here

Blogs

Nova kompilanto/administranto de Pasporta Servo

Saluton karaj Pasportservanoj, landaj organizantoj kaj cxiuj kiuj legas cxi tiun mesagxon,

La 24an de oktobro, TEJO finigis la konkurson

La 24an de oktobro, Gegror Hinker, Sergeo Tyrin kaj Joop Kiefte skribas al mi kaj diras ke mi gajnis la konkurson.

ek'

La 13an de oktobro mi sendis mian proponon por la PS 2.0

Saluton, fine mi redaktis novan proponon por partopreni en la Konkurso. En

Novaj retadreso, retejo kaj kompilanto de Pasporta Servo

Unue, bonvolu diskonigi la fakton ke la malnova retadreso de Pasporta Servo ne plu funkcias ekde la 9a de novembro. La nova retadreso estas pasportaservo cxe tejo punkto org. La reta aligxilo en la retejo de PS ankaux provizore ne funkcias, cxar gxi ankoraux sendas al la malnova retadreso.

[Reteja Laboro] Listo de lingvoj havis strangan sinsekvon

La internaciiga modulo havis en la datumbazo tabelo locales_meta iun nomkampon, ankoraŭ en la angla. Tiu nomo ankaŭ estas la ordiga ŝlosilo. Ĉar ni montras la nacilingvan nomon, mi metis ties askian version (do sen diakritaj signoj) en la tabelon.
La inteligenta kaŝmemoro de la retejo, kiu estas plurnivela, ne tuj vidigos tiun ŝanĝon, sed baldaŭ ni vidu alfabetan ordon.
- Joop

TRIMONATA PROKRASTO DE ELDONO 2009

Karaj PasportServuloj,

Unue: pardonu ke tiu cxi informo venas malfrue. Mia komputilo paneis kaj ecx ne jam resanigxis. PS-dosieroj savigxis, felicxe.

Pasporta Servo 2008: elektronika anstataŭ papera ekzemplero

Pardonon pro la longa prokrasto de tiu ĉi informo. Montriĝas ke multaj gastigantoj tamen ne ricevis sian 'senpagan' paperan ekzempleron de Pasporta Servo.

Oranĝa renkontiĝo 2008

Ni multe ĝojas por la dua sinsekva jaro povi prezenti la plej brilan esperantoaranĝon en Hernusando, aranĝatan de la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. Inter la 5-a kaj la 7-a de septembro ni renkontiĝos ĉi-jare, amuziĝante almenaŭ same multe kiel pasintjare!

Kandidatiĝu Por Komitataneco B de TEJO

Baldaŭ venos la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2010 ĝis la 31-a de majo 2012.

Pasporta Servo 2008 ricevite en Nederlando!

Hodiaŭ mi mem finfine ricevis mian paperan ekzempleron de Pasporta Servo. Tio montras ke la libroj estas dissenditaj ankaŭ al ekster Pollando. Bonvolu do pacienci, via libro alvenos, kvankam malfruege. Ne plu necesas mesaĝi kiam vi ricevos vian propran ekzempleron.

Derk Ederveen, kompilanto

Pasporta Servo 2008 ne jam alvenis

Mi ĵus sendis duan mesaĝon al la presisto por informiĝi kial Pasporta Servo 2008 ne jam alvenis ĉe la gastigantoj. Al mia unua mesaĝo, je la 1a de aprilo, li respondis ke la unuopaj libroj estis senditaj al la gastigantoj inter la 26a de februaro kaj la 6a de marto. Polaj gastigantoj cetere jam ricevis ĝin. Bonvolu informi min se vi loĝas ekster Pollando kaj tamen jam ricevis la adreslibron.

Pasporta Servo 2008 forsendiĝas

Mi ricevis informon de la presejo en Pollando ke eldono 2008 de Pasporta Servo estas presita. Oni forsendos ĝin morgaŭ, je mardo la 26a de februaro. La libro do alvenu en via leterkesto dum la venontaj semajnoj.

Pasporta Servo 2008 malfruos

Bedaŭrinde, apero de eldono 2008 malfruos je kelkaj semajnoj. La presisto ne jam ekpresis ĉar la antaŭpago ne jam alvenis. Mi informos ĉi tie pri la progreso.

Renkontiĝo en Amano, Jordanio, 11/14 aprilo 2008

Mezorienta esperantista renkontiĝo en Amano, Jordanio - 11/14 aprilo 2008 "Mi kreis vin popoloj kaj triboj por ke vi interkompreniĝu"

TEJO Tutmonde 6 - jam en la reto!

La sesa numero de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/

Páginas

Subscribe to RSS - blogs