Felix ZESCH

KAPRI




Loĝloko
Berlin, Germanio
Naskiĝdato
1983 en Leipzig, Germanio
Profesio/studfako/viva okupo
Doktoriĝanta esploristo en logistika konsilfirmao
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en movado
internaciaj rilatoj; enkonduki Esperanton en kampoj kie ĝi estas inda ilo
Ŝatokupoj
Aikido, ŝako
Kion vi volas atingi (dum oficperiodo)?
Kiel estro de la Komisiono Pri Amaskomunikiloj kaj Publikaj Rilatoj (KAPRi) mi estas profunde konvinkita, ke por sia estonta agado TEJO bezonas profesiaspektan kaj altkvalitan aperon por la ekstera mondo. Antaŭvideble estos pli da realviva kontakto kun aliaj ne-Esperantujaj organizaĵoj kaj tial TEJO ne nur bezonas bonan retpaĝaron, sed ankaŭ senhonte disponeblajn informilojn. Tion mi volas certigi kune kun la komisionanoj.
Alia parto de mia agado estos la instigo de landaj sekcioj pri disponigo de siaj informiloj al la aliaj landaj sekcioj, tiel ke bonaj ideoj povas esti kopiataj kaj disvastigataj en aliaj landoj. Por tio indas revivigi la retan informcentron (RIC), kio atingeblas kunlabore kun la komisiono pri reta informado.
Ĝisnuna movada aktiveco
2001 Redaktoro de la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo
2002-2005 Prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo
2005 TEJO-komitatano A por Germanio